Silezia Esperanto-Asocio

Silezia Esperanto-Asocio estas registrita, neprofitdona, kultura regiona Esperanto-societo kun sidejo en Vroclavo, Pollando.

Gastejo Magnolia en Szczawno-Zdrój kun flago surbalkone dum la esperanta feriado en somero 2011

Fondis ĝin en 1992 grupo da vroclavaj esperantistoj. Ili decidis ĉerpi el preskaŭ centjara tradicio de Esperanto-movado en Silezio kaj samtempe aktive partopreni konstruadon de la nova unuiĝinta Eŭropo, en kiu ĉiuj formantaj ĝin nacioj interrilatos kiel egalrajtaj partneroj.

Celoj redakti

La asocio celas:

  1. popularigadi la lingvon Esperanto, kiel neŭtralan rimedon en internaciaj kontaktoj,
  2. disvastigi ideon de egalrajteco de lingvoj kaj kulturoj de malgrandaj nacioj kun lingvoj kaj kulturoj de grandaj nacioj,
  3. informadi pri civilizaj, sciencaj kaj kulturaj atingaĵoj de Silezio pere de la lingvo Esperanto,
  4. pliprofundigadi konon pri kulturo de aliaj nacioj pere de la lingvo Esperanto,
  5. popularigadi genealogiajn esplorojn kaj familian tradicion, kiel unu el rimedoj, per kiu malgrandaj nacioj povas konservi sian etnan individuecon,
  6. entrepreni kulturan kaj distran agadon por la membroj.

Estraro redakti

La estraro de la Asocio (de marto 2018):

Prezidanto: Teresa Pomorska (Wrocław)

Vicprezidanto: Michał Gabor (Wrocław)

Sekretario: Bogumiła Kurek (Wrocław)

Kasistino: Grażyna Wolikowska (Wrocław)

Estraranoj: Edward Wojtakowski (Wrocław) Maria Heussner(Wrocław) Maria Brylowska (Wrocław)

Revizia Komisiono redakti

Mariusz Hebdzyński

Bogdan Dembiec

Jerzy Stefański

En aŭgusto 2018 la Asocio havis 45 membrojn.

Agado redakti

La Asocio i.a. organizas ĉiujare Internaciajn Esperanto-Feriadojn en sud-okcidenta parto de Pollando. En la jaro 2009 membroj SEA, kiel LoKoKo-anoj kunorganizis 19. Ekumenan Esperanto-Kongreson. En la jaro 2018 membroj SEA, kiel LoKoKo-anoj kunorganizis 70. Internacian Kongreson de IFEF.

Kunlaboraj rilatoj redakti

SEA konstante kunlaboras kun Silezia Genealogia Societo[rompita ligilo].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti