La silikozo estas pulma malsano okazigita per inhalado de partikloj de silicia oksido, nome neŭmokoniozo precize okazigita de stokado de polvo en la pulmojn kun patologia reago antaŭ tio, speciale en fibroj. Ĝi estas unuaranga en la listoj de spiraj malsanoj de labora deveno en disvolviĝantaj landoj, kie ankoraŭ estas seriozaj formoj. La termino silikozo estis stampita de la neŭmólogo Achille Visconti (1836-1911) en 1870, kvankam el antikvo oni konis la toksan efikon de la aero poluita por la spirado.[1] La silikozo estas fibro-pulma malsano de nekuracebla karaktero kaj konsiderata profesia malsano malkapabliga en multaj landoj. Ĝi estas tre ofta malsano ĉe ministoj kaj ŝtonministoj.

Pulmo de ministo kun silikozo kaj tuberkulozo (Eŭska Muzeo de Historio de Medicino kaj Sciencoj).

Notoj redakti

  1. (Ziskind M, Jones RN, Weill H. Silicois. Am Rev Respir Dis 1976;113:643-55)