Silkraŭpo

La silkraŭpo estas larvo de papilio, origina el la norda parto de Ĉinio. Plej konata specio estas Bombyx mori (aŭ komunlingve bombikso).

En vilaĝo de Ĥorezmo oni nutras silkoraŭpojn per folioj de morusujo

Kiam bombikso estas raŭpo, ĝi produktas altvaloran fibron. Nutrante sin per folioj de blanka moruso, ĝi elkorpigas unikan fadenon el kruda silko kaj per ĉi-lasta konstruas sian kokonon. Tiu fadeno estas inter 300 kaj 1500 metrojn longa.

Vivciklo redakti

 
Fig. 473. Virseksa - Fig. 474. Inseksa - Fig. 475. Raŭpo. - Fig. 476. Kokono -
Fig. 477. Pupo iomete reduktita.

Silkokulturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Silkokulturo.

Silkokulturo, serikulturo kiel neologismo internacia, aŭ silkofarmado, estas la bredado de silkraŭpoj por la produktado de silko. Kvankam estas kelkaj komercaj specioj de bombiksedoj, Bombyx mori, kies la raŭpo estas aldomigita, estas la plej amplekse uzata kaj intense studita.

Muskardino estas malsano de insektoj; multaj muskardinoj suferigas silkoraŭpojn. Pebrino, aŭ "pipromalsano," estas malsano de silkoraŭpoj, kiu estas kaĵzita de protozoaj mikrosporidiaj parazitoj, ĉefe Nosema bombycis kaj je malpli granda etendo, specioj de genroj Vairimorpha, Pleistophora kaj Thelohania. La parazitoj infektas ovojn kaj estas transpasigataj al la venonta generacio.