Silver (naskiĝis la 9-an de decembro 1952 en Modeno; vera nomo Guido Silvestri) estas itala bildliteraturisto.

Silver
Persona informo
Naskonomo Guido Silvestri
Aliaj nomoj Silver
Naskiĝo 9-an de decembro 1952 (1952-12-09) (71-jaraĝa)
en Modeno
Lingvoj angla
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo bildliteraturisto
vdr

Silver komencis labori kiel komiksisto ĉe la desegnejo de Franco Bonvicini - plej konata kiel Bonvi - aŭtore de Sturmtruppen, per kiu li lernadis la laboron, komence je roluloj kiel Cattivik, Nick Carter kaj Capitan Posapiano; baldaŭ fariĝis aŭtoro de siaj propraj rakontoj, pri la samaj roluloj.

En 1974, en la revuo Corriere dei Ragazzi liaj unuaj bildstrioj estis publigitaj; la roluloj estis bestoj kiuj loĝas en kampara bieno. Eĉ se la unua bildstrio montris nur virkokon, simpatia helblua lupo fariĝis la ĉefrolulo; Lupo Alberto, enamiĝinta en la kokino Marta kaj malhelpita de la terura kaj dika hundo Moseo, gardisto de la kokinejo.

Ekde dudek jaroj li loĝas en Milano.