SIMA Qian (司馬遷 / 司马迁, pinyin Sīmǎ Qiān; Esperante Sima Ĉjan) (ĉirkaŭ -145 - -90) estas konsiderata la patro de ĉina historiografio pro sia ege estimata verko, Shiji (史記, "Registroj de la Granda Historiisto"), trarigardo de pli ol du mil jaroj de la historio de Ĉinio. Tiu verko kovras pli ol du miloj da jaroj komence el la eltronigo de la legenda Flava Imperiestro kaj la formigo de la unua ĉina ŝtato ĝis la regado de la suvereno de la epoko de Sima Qian, nome imperiestro Wu Di. Kiel la unua universala historio de la mondo kiel ĝi estis konata de la antikvaj ĉinoj, la "Registroj de la Granda Historiisto" servis kiel modelo por oficiala histori-verkado por postaj ĉinaj dinastioj kaj por la ĝenerala ĉina kultura sfero (Koreio, Vjetnamio, Japanio) ĝis la 20a jarcento.[1]

Sima Qian
Persona informo
司马迁
司馬遷
Naskiĝo ĉirkaŭ -145
en Hejin
Morto ĉirkaŭ -90
Etno hanoj vd
Lingvoj ĉina vd
Ŝtataneco Okcidenta Han-Dinastio vd
Familio
Patro Sima Tan vd
Infanoj Sima Qian's daughter (Yang Bis wife) vd
Profesio
Okupo historiisto • poeto • verkisto • astrologo • filozofo • matematikisto • astronomo vd
Laborkampo historio de Ĉinio vd
Verkado
Verkoj Registroj de la Granda Historiisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li vivis dum la regado de la imperiestro Vudio (-141--87), kiu estis unu el la plej gravaj estroj de Ĉinio. Lia patro, Sima Tan (司馬談 / 司马谈, Sīmǎ Tán) laboris ĉe la kortego kiel astrologo kaj analizisto[2]; tiel li devis enskribi kaj la ĉielajn fenomenojn samkiel iliajn influojn kaj la eventojn homaranajn. La familio de Sima Qian instaliĝis do en Maoling, proksime de la ĉefurbo Chang'an. En la jaro -107, ĵus antaŭ sia morto, Sima Tan petis de sia filo ke tiu ĉi daŭrigu la verkadon de sia impona libro por rakonti la tutan historion de Ĉinio.

Sima Qian sufiĉe multe vojaĝis dum la junaĝo[2]. Li akiris la postenon de lia patro post kiam tiu mortis[2]. Post lia 48a naskiĝdatreveno, li kolerigis la tiaman imperiestron, kaj pro tio oni kaj malliberigis kaj kastris lin[2]. Li finis la verkadon de sia libro je la aĝo de 50 jaroj[2].

La patro de Sima Qian nome Sima Tan (司馬談) unue planis la ambician projekton verki kompletan historion de Ĉinio, sed kompletigis nur kelkajn preparajn skizojn ĝis la momento de sia morto. Post heredi la postenon de sia patro kiel kortega historiisto en la imperia kortego, li estis determinita al plenumo de la lasta deziro de sia patro komponi kaj kunmeti tiun eposan historiverkon. Tamen en la jaro 99 a.n.e., li falis viktimo de la afero Li Ling por estis prolanta defende de la generalo, kiu estis kulpigita pro malsukcesa kampanjo kontraŭ la Ŝiungnuoj. Estis tiam kiam je elekto esti ekzekutita aŭ kastrita, li elektis tion laste menciita por finigi sian historian verkon. Kvankam li estas universale memorata pro la Registroj, survivantaj verkoj indikas, ke li estis ankaŭ talentohava poeto kaj prozisto, kaj li ludis gravan rolon en la kreado de la kalendaro Taiĉu, kiu estis oficiale proklamita en la jaro 104 a.n.e.

La unua paĝo de Shiji.

Kiel lia posteno en la imperia kortego estis "Granda Historiisto" (tàishǐ 太史, varie tradukita kiel kortega historiisto, skribisto aŭ astronomo/astrologo), postaj generacioj atribuos al li la honoran titolon "Sinjoro Granda Historiisto" (Tàishǐ Gōng 太史公) pro sia monumenta verko, kvankam lia magnum opus (verkego) estis finkompletigita multajn jarojn post lia posteno kiel Granda Historiisto finis en misfortuno kaj post lia akcepto de punagado kontraŭ li, inklude enprizonigon, kastradon kaj submeton al servutecon. Li estis tre konscia pri la gravo de sia verko por la estonteco kaj ĝia rilato kun sia propra persona suferado. En la malantaŭparolo de la Registroj, li iel komparis sian universalan historion de Ĉinio al la siatempaj klasikaĵoj, nome Guoĝyu de Zuokiu Ming, Lisao de Qu Yuan, kaj la Militarto de Sun Bin,[3] indikante, ke ankaŭ ĉiuj tiuj verkistoj suferis grandajn personajn misfortunojn antaŭ tiuj porĉiamaj monumentaj verkoj atingu sukceson.

Ekvivo kaj edukado redakti

Sima Qian naskiĝis en Ksiaĝang en Zuopingĝi (apud la nuntempa Hanĉeng, Ŝenŝjia Provinco) je ĉirkaŭ la jaro 145 a.n.e., kvankam kelkaj fontoj datigas sian naskon ĉirkaŭ la jaro 135 a.n.e.[4] Ĉirkaŭ la jaro 136 a.n.e., lia patro, Sima Tan, ricevis nomumon al la relative malalt-ranga posteno de "granda historiisto" (tàishǐ 太史, alternative "granda skribisto" aŭ "granda astrologo").[5][6] La ĉefa tasko de granda historiisto estis formuli la jaran kalendaron, identigante kiuj tagoj estas rite bonsortigaj aŭ malbonsortigaj, kaj prezenti ĝin al la imperiestro antaŭ la novjara festo.[6] Krom tiuj taskoj, la granda historiisto devis ankaŭ veturi kun la imperiestro por gravaj ceremonioj kaj registri la ĉiutagajn okazaĵojn kaj en la kortego kaj en la lando.[7] Laŭ sia rakonto, je aĝo de dek Sima estis kapabla "legi la malnovajn verkojn" kaj estis konsiderata promesplena fakulo.[7] Sima kreskiĝis en konfuceisma medio, kaj Sima ĉiam rigardis historian verkadon kiel ago de konfuceisma fileca pieco al sia patro.[7]

En la jaro 126 a.n.e., ĉirkaŭ aĝo de dudek, Sima Qian komencis etendan veturon tra Ĉinio kiel ĝi ekzistis en la Han dinastio.[6] Li startigis sian veturadon el la imperia ĉefurbo, Chang'an (apud la moderna Xi'an), poste li iris suden laŭ la rivero Jangzio ĝis la Ĉangŝa Regno (nuntempa Hunana Provinco), kie li vizitis la riveron Miluo kie tradicie oni diris, ke la poeto Qu Yuan de la Militŝtata periodo dronigis sin mem.[6] Li poste iris serĉi la tombolokon de la legendaj regantoj Yu en la Monto Kuaiji kaj de la imperiestro Shun en la montoj Jiuyi (nuntempa kantono Ningĝuan, Hunano).[6][8] Li poste iris norden al Huaiyin (nuntempa Huai'an, Ĝjangsuo) por vidi la tombon de la generalo de la Han dinastio nome Han Xin, poste pluis norden al Cjujfu, nome hejmurbo de Konfuceo, kie li studis ritaron kaj aliajn tradiciajn studobjektojn.[6]

Kiel funkciulo de la kortego Han redakti

 
Portreto de Sima Qian de la epoko de la Dinastio Ming (1368-1644).

Post siaj veturoj, Sima estis elektita kiel Palac-helpanto en la registaro, kies taskoj estis inspekti diversajn partojn de la lando kun la imperiestro Vu en la jaro 122 a.n.e.[9] Sima edziĝis juna kaj havis unu filinon.[9] En la jaro 110 a.n.e. je la aĝo de 35, Sima Qian estis sendita okcidenten al milit-ekspedicio kontraŭ kelkaj "barbaraj" triboj. Tiun jaron, lia patro malsaniĝis pro la maltrankvilo ne esti invitita al la Imperia Memofero Feng. Suspektante, ke lia bona epoko estas finanta, li konsilis sian filon reen hejme, ke li reprenu la historian laboron kiun li estis komencinta. Sima Tan deziris sekvi la verkadon de la Analoj de Printempo kaj Aŭtuno — nome la unua kroniko en la historio de la Ĉina literaturo. Ŝajne Sima Tan estis kapabla nur komponi skizon de la verko antaŭ li mortis. En la postparolo de la kompletita Shiji, estas eseeto pri la ses filozofiaj skoloj kiu estas klare atribuita al Sima Tan. Krome, estas nur fragmentoj de Shiji kiuj ŝajne estis verkitaj de Sima Tan aŭ bazitaj sur liaj notoj. Kuraĝigita per la inspirado de sia patro, Sima Qian pasigis multon de la postaj jardekoj verkante kaj kompilante la verkon Registroj de la Granda Historiisto, kompletante ĝin antaŭ la jaro 91 a.n.e., probable ĉirkaŭ la jaro 94 a.n.e. Tri jarojn post la morto de sia patro, Sima Qian ricevis la iaman postenon de sia patro kiel taiŝi. En la jaro 105 a.n.e,, Sima estis inter la fakuloj elektitaj por reformi la kalendaron. Kiel veterana imperia funkciulo, Sima estis ankaŭ en la posteno por konsili la imperiestron pri ĝeneralaj aferoj de la ŝtato.

La afero de Li Ling redakti

 
Imperiestro Vudio kondamnis Sima al mortpuno.

En la jaro 99 a.n.e., Sima implikiĝis en la afero de Li Ling, en kiu Li Ling kaj Li Guangli, du militistaj oficiroj kiuj estris kampanjon kontraŭ Ŝiungnuoj norde, estis venkitaj kaj kaptitaj. Imperiestro Vu atribuis la malvenkon al Li Ling, kaj ĉiuj registaraj funkciuloj sekve kondamnis lin pro tio. Sima estis la nura defendanto de Li Ling, kiu neniam estis lia amiko, sed kiun li ege respektis. Imperiestro Vudio interpretis la defendon de Li fare de Sima kiel atako al sia bofrato Li Guangli, kiu same estis luktanta kontraŭ la Ŝiungnuoj sen multa sukceso, kaj kondamnis Sima al mortpuno. En tiu tempo, la ekzekuto povis esti komutita ĉu per mono ĉu per kastro. Ĉar Sima ne havis sufiĉan monon por elaĉeti sian "krimon", li elektis la laste menciitan kaj estis tiam metita en prizonon, kie li restis tri jarojn. Li priskribis sian suferon jene: "Kiam vi vidas vian provoson, vi mizere tuŝas la grundon per via fronto. Je la nura vido de lia konturo vi estas kaptita de teroro... Tian maldignecon neniam oni povas forbalai." Sima nomis sian kastron "la plej malbona el ĉiuj punoj".[7]

En la jaro 96 a.n.e., je sia liberigo el prizono, Sima elektis vivi kiel palaca eŭnuko por kompletigi siajn historiojn, anstataŭ memmortigi sin kiel oni esperis de nobela fakulo kiu estis malaltigita per kastro.[9] Kiel Sima Qian mem klarigis en sia Letero al Ren An:

 
 

且夫臧獲婢妾猶能引決,況若僕之不得已乎。所以隱忍苟活,函糞土之中而不辭者,恨私心有所不盡,鄙沒世而文采不表於後也。古者富貴而名摩滅,不可勝記,唯俶儻非常之人稱焉。
Se eĉ la plej malalta sklavo kaj servisto povas esti portita al memmortigo, kial iu kiel mi ne povus fari tion kio devas esti farita? Sed la tialo kial mi ne malakceptis elteni tiujn malsananojn kaj plue vivis, vivante en malnobleco kaj malaltigo sen forpreni mian vivon, estas ke mi bedaŭras, ke mi havas aferojn en mia koro kiujn mi ne povis esprimi tute, kaj mi hontas pensi, ke post mi forpasos, miaj skribaĵoj ne estos konata al la posteularo. Tro multnombraj registrotaj estas la homoj de antikvaj tempoj kiuj estis riĉaj kaj nobelaj kaj kies nomoj jam estis forvanuitaj. Nur tiuj kiuj estis vere mastraj kaj certe, la vere eksterordinaraj homoj, kiuj estas ankoraŭ memorataj.
...
僕竊不遜,近自託於無能之辭,網羅天下放失舊聞,考之行事,綜其終始,稽其成敗興壞之理 ... 凡百三十篇,亦欲以究天人之際,通古今之變,成一家之言。草創未就,適會此禍,惜其不成,是以就極刑而無慍色。僕誠已著此書,藏諸名山,傳之其人通邑大都,則僕償前辱之責,雖萬被戮,豈有悔哉!
Mi tro riskis ne esti modesta, sed male mi entreprenis al mian neutilaj verkoj. Mi kolektis kaj kunigis la malnovajn tradiciojn de la mondo kiuj estis disaj kaj perdiĝintaj. Mi ekzamenis la agojn kaj okazaĵojn de la pasinteco kaj esploris la principojn malantaŭ ties sukceso kaj malsukceso, ties stariĝo kaj malstariĝo [...] en cent tri dek ĉapitroj. Mi deziris ekzameni entute tion kio koncernas al ĉielo kaj al homo, por eniri en la ŝanĝoj de la pasinto kaj la nuno, kompletiganta la tuan verkon de unu familio. Sed antaŭ mi finos mian malnetan manuskripton, mi trafis tiun misfortunon. Pro tio mi bedaŭras, ke ĝi ne estis kompletigita, kaj mi estis submetita al la ekstrema puno senrankore. Kiam mi vere kompletigos tiun verkon, mi stokos ĝin en la Fama Monto. Se ĝi estos trapasita al homoj kiuj aprezos ĝin, kaj eniros kaj en vilaĝoj kaj en grandurboj, tiam kvankam mi suferus milon da mutilaĵoj, kian bedaŭron mi havus?

 
— Sima Qian, "Letter to Ren An" (96; Burton Watson, trad.)[10]

Lastaj jaroj kaj morto redakti

Post sia liberigo el prizono en la jaroj 97/96 a.n.e., Sima Qian plue servis en la Han kortego kiel ĵongŝuling (中書令), kortega arkivista posteno rezervita por eŭnukoj kun konsiderinda statuso kaj kun pli alta pago ol ĉe sia antaŭa posteno de historiisto.[11][12]

La Letero al Ren An estis verkita de Sima Qian responde al Ren An pri la engaĝiĝo de tiu en la ribelo de la Kronprinco Liu Ju en la jaro 91 a.n.e. Tiu estas la lasta registro de Sima Qian en liatempaj dokumentoj. La letero estas respondo al perdita letero de Ren An al Sima Qian, eble petanta al Sima Qian interveni liafavore ĉar Ren An estis minacita je ekzekuto pro akuzoj esti oportunema kaj montranta ambiguan fidelon al la imperiestro dum la ribelo. En sia respondo, Sima Qian asertis, ke li estis mutilita homo sen influo en la kortego.[13] Kelkaj postaj historiistoj postulis, ke Sima Qian mem estis implikita en la ribelo kiel rezulto de lia amikeco kun Ren An kaj estis ekzekutita kiel parto de la purigo de la apogantoj de la kronprinco en la kortego; tamen, la plej frua atestita registro de tiu rakonto datiĝas el la 4-a jarcento. Krome, oni indikis ankaŭ ke Sima Qian estus estinta malpreta havigi esencan helpon al Ren An, pro la severaj konsekvencoj kiujn li estis suferinta subtenante la Generalon Li Ling, same kiel pro la malsukceso de Ren An apogi lin dum la afero de Li Ling. Kvankam estas multaj teorioj pri la preciza dato same kiel pri la vera naturo kaj celo de la Letero al Ren An, unu ofta interpretaĵo sugestas, ke la letero, almenaŭ parte, senvorte esprimis malakcepton ludi aktivan rolon en la sekurigo de redukto en la puno por Ren An.[12]

La fakulo de la komenco de la 20-a jarcento Wang Guowei asertis, ke ne estas fidindaj registroj establintaj kiam Sima Qian mortis. Li kaj plej granda parto de modernaj historiistoj kredas, ke Sima Qian pasigis siajn lastajn tagojn kiel malliberigita fakulo (en tradicia ĉina 隱士, en pinjino yǐnshì) post lasi la Han kortegon, kaj eble mortis en la sama tempo kiel la imperiestro Vu en la jaro 87/86 a.n.e.[14]

Registroj de la Granda Historiisto redakti

 
Presita ekzemplero de la Registroj de la Granda Historiisto ĉe eldonejo Ĵonghua (1982).
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Registroj de la Granda Historiisto.

La Registroj de la Granda Historiisto (太史公書), nune kutime konata kiel Shǐjì (史記, "La registroj de la skribisto"), estas monumenta historio de antikva Ĉinio kaj de la mondo finigita ĉirkaŭ la jaro 94 a.K. fare de la funkciulo de la Dinastio Han nome Sima Qian post esti komencita de lia patro, Sima Tan, Granda Astrologo de la imperia kortego. La verko kovras la mondon kiel ĝi estis tiam konata por la ĉinoj kaj dum periodo de ĉirkaŭ 2500 jaroj el la epoko de la legenda Flava Imperiestro al la regado de la imperiestro Wu Di de Han en la epoko de la propra aŭtoro.[15]

La Registroj estis konsiderataj “fundamenta teksto en Ĉina civilizacio”[16], ĉar ĝi markis la modelojn por la postaj 24 dinastioj de la historio de Ĉinio.

Influoj kaj influitaj verkoj redakti

Sima estis ege multe influita de la verko atribuita al Konfuceo nome Analoj de Printempo kaj Aŭtuno, kiu supraĵe estas resuma kronologio el la okazaĵoj de la regnoj de la dek du dukoj de Lu el 722 ĝis 484 a.n.e.[7] Multaj ĉinaj fakuloj ankoraŭ rigardas kiel Konfuceo ordigis sian kronologion kiel la ideala ekzemplo kiel historio estu verkita, speciale rilate al tio kion li decidis inkludi kaj ekskludi; kaj al lia vortelekto indikante moralajn juĝojn.[7] Ekde tiu vidpunkto, la Analoj de Printempo kaj Aŭtuno estas morala gvidlibro al la taŭga vivmaniero.[17]

Plinovigoj kaj unikaj trajtoj redakti

 
La pli komprenema traktado de la nordaj "barbaraj" popoloj fare de Sima estis unu el plinovigaj trajtoj de la verko de ĉina historiisto. Jen teritorio de la ŝiungnuoj (verde) (ĉirkaŭ 250 antaŭ nia erao).

Spite siajn tre grandajn ŝuldojn el la konfucea tradicio, Sima estis plinovigisto laŭ kvar manieroj. Dekomence, la laboro de Sima temas pri la historio de la konata mondo.[18] Ĝistiamaj ĉinaj historiistoj estis fokusinta al nur unu dinastio kaj/aŭ regiono.[18] La historio de Sima de 130 ĉapitroj startas per la legenda Flava Imperiestro kaj etendiĝas ĝis sia propra tempo, kaj kovris ne nur Ĉinion, sed ankaŭ najbarajn landojn kiel Koreio kaj Vjetnamio.[18] Tiukadre, Sima estis grava kiel la unua ĉina historiisto kiu traktis la popolojn kiuj vivas norde de la Granda Murego kiel la Ŝiungnuoj kiel homaj estaĵoj kiuj estis senvorte egaluloj al la subuloj de la Meza Regno, anstataŭ la tradicia konsidero kiu montris la Ŝiungnuojn kiel sovaĝuloj kiuj havis la aspekton de homoj, sed la menson de animaloj.[19] En siaj komentoj pri la Ŝiungnuoj, Sima retenis sin el la tiamaj postuloj pri la morala supereco de Han super la "nordaj barbaruloj" kio estis la normigaj retorikaj tropoj de ĉinaj historiistoj en tiu periodo.[20] Tiukadre, Sima en sia ĉapitro pri la Ŝiungnuoj kondamnas tiujn konsilistojn kiuj persekutas la "taŭgecon de la momento", kiuj konsilas la imperiestron fari politikojn kiel la konkeroj de aliaj nacioj kiuj havigu mallongan momenton de glorio, sed damaĝu la ŝtaton per enormaj financaj kaj ofte homaj kostoj por la akiro de la konkerita lando.[21] Sima engaĝiĝis en nerekta kritiko al la konsilistoj de la imperiestro Vu kiuj estis instiganta lin sekvi politikon de agreso al la Ŝiungnuoj kaj konkeri ilian teron, politikon kontraŭ kiu Sima ŝajne opoziciis.[22]

Sima ankaŭ kreis novan stilon uzante pliajn fontojn kiel intervjuoj al atestantoj, vizito al lokoj kie historia okazaĵoj estis okazintaj, kaj ekzamenado de dokumentoj el diversaj regionoj kaj/aŭ tempoj.[18] Antaŭe ĉinaj historiistoj tendencis uzi nur regnajn historiojn kiel siaj fontoj.[18] La Ŝiji estis tiukadre tre noviga verko en la ĉina historiografio ekzamenanta historiajn okazaĵojn ekster la kortegoj, havigante pli larĝan historion ol tio kion la tradiciaj korteg-bazitaj historioj estis farintaj.[18] Laste, Sima elrompis el la tradicia kronologia strukturo de la ĉina historio. Sima anstataŭe estis dividinta la Ŝiji en kvin apartaĵoj: la bazaj analoj kiuj enhavas la unuajn 12 ĉapitrojn, la kronologiaj tabeloj kiuj enhavas la sekvajn 10 ĉapitrojn, traktaĵoj pri precizaj temoj kiuj formas 8 ĉapitrojn, rakontoj de la regantaj familioj kiuj konsistas el 30 ĉapitroj, kaj biografioj de variak elstaruloj kiuj estas la lastaj 70 ĉapitroj.[18] La analoj sekvas la tradician ĉinan modelon de korteg-bazitaj historioj de la vivoj de variaj imperiestroj kaj de iliaj familioj.[18] La kronologiaj tabeloj estas grafikaĵoj kiuj rakontas la politikan historion de Ĉinio.[18] La traktaĵoj estas eseoj pri temoj tiom diversaj kiom astronomio, muziko, religio, hidraŭlika inĝenierado kaj ekonomiko.[18] La lasta sekcio kiu temas pri biografioj kovras individuojn konsideritajn de Sima kiel farintoj de gravaj efikoj sur la fluo de la historio, senrilate ĉu ili estis de nobela aŭ malriĉa naskiĝo kaj ĉu ili naskiĝis en la centraj ŝtatoj, la periferio, aŭ en "barbaraj" landoj.[18] Malkiel ĉe la tradiciaj ĉinaj historiistoj, Sima transiris la vircentritajn kaj nobel-fokusitajn historiojn esplorante la vivojn kaj de virojn kaj de virinojn, nome poetoj, burokratoj, komercistoj, komediistoj/ŝercistoj, murdistoj, kaj filozofoj.[23] La fako de traktaĵoj, la fakoj pri biografioj kaj la fako de analoj rilatas al la Qin dinastio (kiel iama dinastio, estis pli da libero por verki pri Qol pri la reganta Han dinastio) kiuj formas ĝis 40% de la Ŝiji starigis plej parton de intereso el historiistoj kaj estas la nuraj partoj de Ŝiji kiuj estis tradukitaj ekzemple en anglan.[9]

 
Konfuceo estas traktita en pli favora loko por montri admiron al lia virto..

Kiam Sima metis siajn temojn estis ofte lia maniero esprimi nerekte moralajn juĝojn.[23] La imperiestrino Lü kaj la generalo Xiang Yu estis la efektivaj regantoj de Ĉinio dum la regnoj Hui de Han kaj Yi de Chu, respektive, kaj tiukadre Sima lokis ambaŭ vivojn en la bazaj analoj.[23] Tiukadre, Konfuceo estis lokita en la kvara parto anstataŭ en la kvina al kiu pli ĝuste apartenus kiel maniero montri kaj substreki lian elstaran virton.[23] La strukturo de Ŝiji permesis al Sima rakonti la samajn historiojn en diferencaj manieroj, kio permesis al li trudi siajn moralajn juĝojn.[23] Por ekzemplo, en la baza parto pri analoj, la imperiestro Liu Bang estis portretita kiel bona estro, dum en la parto kiu temas pri lia rivalo Xiang Yu, la imperiestro estis portretita malfavore.[23] Tiukadre, la ĉapitro pri Xiang prezentas lin je favora rigardo, dum la ĉapitro Gaozu portretas lin per pli malhelaj koloroj.[23] Je la fino de plej granda parto de ĉapitroj, Sima kutime verkis komentarion per kiu li taksis kiel la individuo laŭ la tradiciaj ĉinaj valoroj kiel fila pieco, humileco, mem-disciplino, forta laboro kaj zorgo pri la malplej bonsortuloj.[23] Sima analizis la registrojn kaj elektis tiujn kiuj povus servi al la celo de Ŝiji. Li klopodis malkovri la modelojn kaj principojn de la disvolviĝo de la homa historio. Sima ankaŭ emfazis, por la unua fojo en la ĉina historio, la rolon de individuoj por la influo super la historia disvolviĝo de Ĉinio kaj lian historian percepton, ke lando ne povas eliri el la destino de kreskiĝo kaj malkreskiĝo.

Malkiel ĉe la Libro de Han, kiu estis verkita sub la superrigardo de la imperia dinastio, Ŝiji estis private verkita historio ĉar li malakceptis verki Ŝiji kiel oficiala historio kiu kovras nur tiujn altrangajn. La verko kovras ankaŭ homojn de la malsupraj klasoj kaj tial ĝi estas konsiderita "vera registro" de la pli malhela flanko de la dinastio. En la epoko de Sima, literaturo kaj historio ne esti rigarditaj kiel apartaj fakoj, kiel ili estas konsiderataj nuntempe, kaj Sima verkis sian magnum opus (grandan verkon) en tre literatura stilo, farante etendan uzadon de ironio, sarkasmo, apudmetado de okazaĵoj, karakterizado, rekta diskurso kaj inventitaj paroladoj, kio kondukis la usonan historiistinon Jennifer Jay priskribi partojn de Ŝiji kiel legaĵo pli kiel historia romano ol kiel verko de historio.[9] Por ekzemplo, Sima rakontas la historion de ĉina eŭnuko nomita Ĵonghang Ĝue kiu iĝis konsilisto de la reĝoj de Ŝiungnuoj.[24] Sima havigas longan dialogon inter Ĵonghang kaj delegito sendita de la imperiestro Wen de Ĉinio dum kiu tiu lasta misfamigas la Ŝiungnuojn kiel "sovaĝuloj" kies kutimoj estas barbaraj, dum Ĵonghang defendas la kutimojn de Ŝiungnuoj ĉu kiel justigitaj kaj/aŭ kiel morale egalaj al la ĉinaj kutimoj, kaj foje eĉ morale superaj ĉar Ĵonghang skizas kontrason inter la sangelverŝaj sukcedaj luktoj en Ĉinio kie familianoj mortigas unu la aliajn por estis imperiestro kontraŭ la pli ordigita sukcedmaniero de la reĝoj de Ŝiungnuoj.[25] La usona historiistino Tamara Chin verkis, ke kvankam Ĵonghang ja ekzistis, la dialogo estas simple "literatura rimedo" por ke Sima asertu aferojn kiujn li alimaniere ne povus aserti.[26] La favora bildo de la perfidulo Ĵonghang kiu venis al la Ŝiungnuoj kiel plej bona el la imperiestraj fidelaj delegitoj en etnografia argumento pri kio estas la morale supera nacio aperas kiel la maniero kiel Sima atakas la tutan ĉinan kortegan sistemon, en kiu la imperiestro preferis la mensogojn diritajn de liaj laŭdemegaj konsilistoj super la vero dirita de liaj honestaj konsilistoj, kiel esence korupta kaj perversia.[27] Tiu aspekto estas plifortigita per la fakto ke Sima montras Ĵonghang parolanta la lingvon de idealigita konfuceisma funkciulo dum la lingvo de la delegito de la imperiestro estas mallaŭdita kiel "nur pepado kaj babilado".[28] Aliloke en Ŝiji Sima portretis la Ŝiungnuojn malpli favore, kaj tial la debato estis preskaŭ certe pli la maniero de Sima kritiki la ĉinan kortegan sistemon kaj malpli aŭtenta laŭdo al la Ŝiungnuoj.[29]

Sima estis ofte kritikita pro "historiigo" de mitoj kaj legendoj, ĉar li atribuis datojn al mitaj kaj legendaj figuroj el la antikva historio de Ĉinio kune kun tio kio ŝajnas supozeble precizaj genealogioj de gravaj familioj laŭlonge de kelkaj jarmiloj (inkludante sian propran familion, por kiu li markas descendon de la Sima familio el legendaj imperiestroj en fora pasinteco).[9] Tamen, arkeologiaj malkovroj en ĵusaj jardekoj konfirmis aspektojn de Ŝiji, kaj sugestis, ke eĉ se la partoj de Ŝiji kiuj temas pri la antikva pasinteco ne estas totale veraj, almenaŭ Sima verkis tion kion li kredis vera. Precize, arkeologiaj trovitaĵoj konfirmis la bazan akuratecon de Ŝiji inkludante la regnojn kaj lokojn de tomboj de antikvaj regantoj.[9]

Literatura gravo redakti

La majstroverko de Sima nome Ŝiji estas respektata kiel modelo de biografia literaturo kun tre alta literatura valoro kaj ankoraŭ restas kiel lernolibro por la studo de klasika ĉina. La verkoj de Sima estis influaj por la ĉina verkado, servante kiel idealaj modeloj por variak tipoj de prozo ene de la novklasika ("renesanca" 复古) movado de la Tang-Song periodo. Ankaŭ la grava uzado de la roluloj kaj de la intrigo influis super la verkado de fikcio, inkludante la klasikajn novelojn de la meza kaj malfrua mezepoka periodo (Tang-Ming) same kiel super la nacia novelaro de la fino de la imperia periodo. Sima havis enorman influon super la historiografio ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en Japanio kaj Koreio.[30] Dum postaj jarcentoj, Ŝiji estis konsiderita kiel la plej granda historia libro verkita en Azio.[30] Sima estas ne tiom konata en Okcidenteo, kaj aparte en la angleparolanta mondo ĉar kompleta traduko de Ŝiji en angla ankoraŭ mankas.

Lia influo devenas ĉefe el la jenaj elementoj de lia verkado: lia lerta priskribo de historiaj roluloj uzante detalojn de ilia parolmaniero, konversacioj, kaj agadoj; lia plinoviga uzado de neformala, humora, kaj varia lingvaĵo; kaj la simpleco kaj konscio pri lia stilo. Eĉ la literatura kritikisto de la 20-a jarcento nome Lu Xun rigardis Ŝiji kiel "la plej perfekta kanto de historiistoj, speco de "Li Sao" (fama klasika poemo) senrima".[31]

Referencoj redakti

  1. Jay, Jennifer (1999). "Sima Qian". En Kelly Boyd (eld.). The Encyclopedia of Historians and Historical Writing Volume 2. FitzRoy Dearborn. pp. 1093–1094. Alirita la 10an de aprilo 2020.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Caŭ, Bajlong. (1988) 5000 Jaroj de Ĉinio, tradukis Faibo (esperante), Pekino: Ĉina Esperanto-Eldonejo, p. 94–97.
  3. La Militarto de Sun Bin estas diferenca el la samtitola verko de Sun Zi (Sun Tzu), kvankam oni diris, ke Sun Bin estas posteulo de Sun Zi.
  4. Knechtges (2014), p. 959.
  5. de Crespigny (2007), p. 1222.
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 Knechtges (2014), p. 960.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 Hughes-Warrington (2000), p. 291.
  8. Watson (1958), p. 47.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 Jay, Jennifer. (1999) “Sima Qian”, Kelly Boyd: The Encyclopedia of Historians and Historical Writing Volume 2. FitzRoy Dearborn, p. 1093–1094. ISBN 9781884964336.
  10. Watson (1958), pp. 57–67.
  11. (2014) Classical authors : 500 BCE to 1100 CE, Kuiper, Kathleen., 1‑a eldono, Nov-Jorko, NY: Britannica Educational Publishing in association with Rosen Educational Services, LLC. ISBN 9781622750047. OCLC 852251903.
  12. 12,0 12,1 Durrant, Stephen W., 1944-. (2016-04-18) The letter to Ren An and Sima Qian's legacy, Li, Wai-yee,, Nylan, Michael,, Ess, Hans van. ISBN 9780295806389. OCLC 946359303.
  13. (2008) “"Key Words," Authorial Intent, and Interpretation: Sima Qian's Letter to Ren An”, Chinese Literature: Essays, Articles, Reviews 30, p. 75–84. 
  14. Wang Guowei, 王國維: "絕不可考......然視為與武帝相終始,當無大誤。"
  15. Nienhauser, William (2011), "Sima Qian and the Shiji", en Feldherr, Andrew and Grant Hardy, eld., The Oxford History of Historical Writing: Volume 1: Beginnings to Ad 600, Oxford University Press, pp. 463–484, ISBN 0191036781 [1] paĝoj 463-464.
  16. Hardy, Grant. (1999) Worlds of Bronze and Bamboo: Sima Qian's Conquest of History. Columbia University Press, p. xiii. ISBN 978-0231113045.
  17. Hughes-Warrington (2000), p. 292.
  18. 18,00 18,01 18,02 18,03 18,04 18,05 18,06 18,07 18,08 18,09 18,10 Hughes-Warrington (2000), p. 294.
  19. Chin (2010), pp. 318-319.
  20. Chin (2010), p. 320.
  21. Chin (2010), p. 321.
  22. Chin (2010), p. 311-354.
  23. 23,0 23,1 23,2 23,3 23,4 23,5 23,6 23,7 Hughes-Warrington (2000), p. 295.
  24. Chin (2010), p. 325.
  25. Chin (2010), p. 325-326.
  26. Chin (2010), p. 328-329.
  27. Chin (2010), p. 333-334.
  28. Chin (2010), p. 334.
  29. Chin (2010), p. 340.
  30. 30,0 30,1 Hughes-Warrington (2000), p. 296.
  31. (史家之絶唱,無韻之離騷) en sia Skizo de Ĉina Literatura Historio (漢文學史綱要).

Literaturo redakti

  • Chin, Tamara (Decembro 2010). "Defamiliarizing the Foreigner: Sima Qian's Ethnography and Han-Xiongnu Marriage Diplomacy". Harvard Journal of Asiatic Studies. 70 (2): 311–354. doi:10.1353/jas.2010.0004. JSTOR 40930904. S2CID 153189373.
  • de Crespigny, Rafe (2007). A Biographical Dictionary of Later Han to the Three Kingdoms (23–220 AD). Leiden: Brill. ISBN 978-90-04-15605-0.
  • Hughes-Warrington, Marnie (2000). Fifty Key Thinkers on History. London: Routledge.
  • Knechtges, David R. (2014). "Sima Qian 司馬遷". In Knechtges, David R.; Chang, Tai-ping (eld.). Ancient and Early Medieval Chinese Literature: A Reference Guide, Part Two. Leiden: Brill. pp. 959–965. ISBN 978-90-04-19240-9.
  • Watson, Burton (1958). Ssu-ma Ch'ien: Grand Historian of China. New York: Columbia University Press.

Eksteraj ligiloj redakti