La Simbolo Nicea (greke Σύμβολον τῆς Νικαίας; latine Symbolum Nicaenum) estas kristana kredkonfeso, kiu difinas nicean Kristanismon. Ĝi nomiĝas nicea, ĉar ĝi estis alprenita en la urbo Niceo (nun en Turkio) de la Unua koncilio de Niceo en la jaro 325.[1] En la jaro 381, ĝi estis alĝustigita en la Unua koncilio de Konstantinopolo, rezultante en la Kredokonfeso nicea-konstantinopola, la formo uzita en la liturgioj de la katolika, ortodoksa, anglikana kaj aliaj protestantaj eklezioj.

Partoprenantoj de la Nicea koncilio de la jaro 325. La elmontrata teksto estas la liturgia kredokonfeso bazita en la Kredokonfeso nicea-konstantinopola de la jaro 381

Teksto redakti

Teksto de la Unua koncilio de Niceo (325)[2] Esperanta traduko
Πιστεύομεν εἰς ἕνα Θεόν
Πατέρα παντοκράτορα,
πάντων ὁρατῶν τε και ἀοράτων ποιητήν.
Ni kredas je unusola Dio,
la Patro ĉiopova,
farinto de ĉiuj aferoj kaj videblaj kaj nevideblaj.
Καὶ εἰς ἕνα κύριον Ἰησοῦν Χριστόν,
τὸν υἱὸν τοῦ θεοῦ,
γεννηθέντα ἐκ τοῦ Πατρὸς μονογενῆ,
τουτέστιν ἐκ τῆς ουσίας τοῦ Πατρός,
θεὸν εκ θεοῦ,
φῶς ἐκ φωτός,
Θεὸν ἀληθινὸν ἐκ Θεοῦ ἀληθινοῦ,
γεννηθέντα οὐ ποιηθέντα,
ὁμοούσιον τῳ πατρί,
δι' οὗ τὰ πάντα ἐγένετο,
[τά τε ἐν τῷ οὐρανῷ καὶ τά ἐν τῇ γῆ][noto 1].
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
la Filo de Dio,
generita el la Patro, ununaskita
tio estas de la esenco/substanco de la Patro,
Dio el Dio,
Lumo el Lumo,
Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita,
samsubstanca kun la Patro;
per kiu ĉio fariĝis, [kaj la enĉielaj kaj la surteraj aferoj.[noto 1]
Tὸν δι' ἡμᾶς τοὺς ἀνθρώπους
καὶ διὰ τὴν ἡμετέραν σωτηρίαν
κατελθόντα
καὶ σαρκωθέντα,
ἐνανθρωπήσαντα,
Kiu por ni homoj
kaj por nia savo
descendis
kaj enkarniĝis
kaj fariĝis homo,
παθόντα,
καὶ ἀναστάντα τῇ τριτῇ ἡμέρᾳ,
mortis,
kaj resurektis la trian tagon,
καὶ ἀνελθόντα εἰς τοὺς οὐρανούς,
ἐρχόμενον κρῖναι ζῶντας καὶ νεκρούς.
kaj kiu ascendis al la ĉielo,
venonta juĝi vivantojn kaj mortintojn.
Καὶ εἰς τὸ Ἅγιον Πνεῦμα. Kaj je la Sankta Spirito.
Τοὺς δὲ λέγοντας•
ἦν ποτε ὅτε οὐκ ἦν,
καὶ πρὶν γεννηθῆναι οὐκ ἦν,
καὶ ὅτι ἐξ οὐκ ὄντων ἐγένετο, ἢ ἐξ ἑτέρας ὑποστάσεως ἢ οὐσίας φάσκοντας εἶναι,
ἢ κτιστόν, ἢ τρεπτὸν ἢ ἀλλοιωτὸν τὸν υἱὸν τοῦ θεοῦ,
ἀναθεματίζει ἡ καθολικὴ ἐκκλησία.
Tiujn, kiuj diras:
"Estis (epoko,) kiam (Jesuo) ne estis",
kaj: "Antaŭ ol Lia generiĝo Li ne estis",
aŭ kiuj asertas ke Li fariĝis el neekzisto aŭ estas el alia persono aŭ esenco/substanco
aŭ ke la Filo de Dio estas kreita aŭ transformebla aŭ ŝanĝebla,
ekskomunikas la Katolika Eklezio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Ne en ĉiuj manuskriptoj troviĝas tiu frazo.

Referencoj redakti

  1. William Carl Placher. (1988) Readings in the History of Christian Theology (angle), p. 52–53.
  2. Denzinger-Schönmetzer, 125 (franca traduko)

Eksteraj ligiloj redakti