La Simfonio en d-minoro estas la orkestroverko plej fama kaj la ununura simfonio de la belga komponisto César Franck. Li komponis ĝin inter 1886 kaj 1888 (finfarita la 22-an de aŭgusto 1888). Ĝi estis unuafoje prezentata en la Konservatorio de Parizo la 17-an de februaro 1889. Franck dediĉis ĝin al sia lernanto, komponisto Henri Duparc.

César Franck, en 1872.

Historio kaj disputo redakti

La famo kaj renomo de César Franck apogiĝas sur malmultaj solaj verkoj, la plejparton el ili li komponis dum siaj lastaj vivojaroj. El ĉi tiuj la Simfonio en d-minoro estas unu el la lastaj, unuafoje prezentata nur jaron antaŭ la morto de la komponisto en 1890. La fakto, ke Franck decidiĝis finfine komponi simfonion, estas stranga pro la malofteco de ĉi tiu muzika formo en la franca muziktradicio de la 19-a jarcento, kiu rigardis la simfonion kiel ekskluziva rezervejo de la germana tradicio. Eblas, ke la ekeston de ĉi tiu verko instigis la sukceso kaj populareco de liaj Simfoniaj variacioj por piano kaj orkestro, komponita en la jaro 1885.

Krome la sukceso de kelkaj verkoj de aliaj francaj komponistoj sukcesis gajni la favoron de la publiko pri ĉi tiu ĝenro. La Simfonio n-ro 3 , kun orgeno de Camille Saint-Saëns kaj (kvankam estante verko por piano kaj orkestro ) la Symphonie sur un chant montagnard français de Vincent d'Indy,[1] ambaŭ komponitaj en la jaro 1886 kaj elkore akceptataj, helpis revivigi la simfonion kiel koncertpeco, formo malaperinta ekde la fantasta simfonio de Hector Berlioz el la jaro 1830. Pli frua verko, la Symphonie Espagnole (1875) de Édouard Lalo estas fakte konĉerto por violono kaj orkestro. Tamen tiuj ĉi du verkoj intencis malproksimiĝi de la formoj kaj sono de la romantisma simfoniismo germana (reprezentata per la verkoj de Brahms kaj Richard Wagner) per endukado de certaj novigoj nomataj "francaj" inkluzive la enigon de piano aŭ, en la kazo de Saint-Saëns, de la orgeno kaj per la uzado de temocikla stilo.

Kiel Saint-Saëns kaj Berlioz en siaj ĝis-tiamaj verkoj, tiel ankaŭ en siaj propraj antaŭaj verkoj Franck aplikis ankaŭ ciklan strukturon je la komponado de sia simfonio. Fakte la 'Simfonio en d-minoro' estas la ekzemplo plej klara de la daŭrigo de la simfonia cikleco laŭ la muzika tradicio de romantismo. Tamen Franck utiligis belsonecon tipe germanan, evitante la orkestrajn novigojn kaj la uzon de "naciismaj" elementoj, kiujn uzis Saint-Saëns kaj D'Indy. Do la 'Simfonio en d-minoro' de Franck estas konsiderebla kiel kontaktpunkto inter du malsamaj muzikaj tradicioj: la cikla formo franca kaj la romantisma formo germana kun vastaj influoj de Wagner kaj Liszt.

Parte pro ĉi tiu neatendita kunfando la verko estis malbone akceptata dum sia unua prezentado. Sed eĉ pli grave, la akcepto de la simfonio de Franck estis ege influata de la politikita kampo de la franca muziko post la konfrontadoj kaj la disiĝo en la sino de la Société Nationale de Musique, kiun estis fondinta Saint-Saëns en 1871 reage al la kontraŭgermana sento vekita per la franc-prusa milito.[2] La skismon de 1886 kaŭzis la decido de la Société akcepti "eksterlandan" muzikon (ĉefe de Germanujo) kaj la fervoro, kiun esprimis kelkaj el la plej junaj membroj, inter kiuj troviĝis D'Indy kaj Franck mem. Ĉi tiu perfido neakceptebla por la franca muziko igis malaliĝi kelkajn membrojn pli konservemajn, unuavice Saint-Saëns; tiam Franck transprenis la prezidon de Société. La rezultanta etoso estis venena.[3] La disputo atingis la Konservatorion de Parizo kaj malfaciligis la unuan prezentadon de la simfonio de Franck. Direktoro Charles Lamoureux rifuzis la partituron, kaj Franck devis reekpreni la orkestron de la konservatorio, kiu estis devigita interpreti novajn verkojn de membroj de la fakaro. Krome la kritikoj estis seniluziigaj kaj la reago estis negativa.

Referencoj redakti

  1. Leon Vallas,The Discovery of Musical Germany by Vincent d'Indy in 1873'The Musical Quarterly, Vol. 25, No. 2 (April 1939), 176-194
  2. Michael Strasser,The Société Nationale and Its adversas: The Musical Politics of La Invasion germanique in the 1870, ' '19th-Century Music, Spring 2001, Vol.. 24, No. 3, 225-251.
  3. Jacques Cheyronnaud, «Eminemment français» nationalisme et musique, Terrain (En Europe, las nations), 17-a de oktobro 1991. Disponebla en: [1]
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Sinfonía (Franck) » el la hispanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 3504222 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)