Simfonio n-ro 6a (Ĉajkovski)

verko de Ĉajkovskij

La Sesa Simfonio en B-minora de Ĉajkovski, Opus 74, konata kiel "La Patosa", estas la lasta simfonio de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj lia lasta kompleta verko. Ĝia premiero okazis naŭ tagojn antaŭ lia morto en 1893. Ĉajkovski diris pri la simfonio: "Sen troigo, mi donis mian tutan animon en ĉi tiu verko." [1]

En 2016, laŭ la enketo farita de BBC Music Magazine, inter 151 gajnintoj, vicis naŭa tiu ĉi simfonio en listo de la dek plej ŝatataj de ĉiuj tempoj [2].

Instrumentado redakti

La simfonio estas skribita por la instrumentaro jene:

Konsisto redakti

La simfonio konsistas el kvar ĉapitroj:

  1. Adagio, Allegro ma non troppo
  2. Allegro con grazia
  3. Allegro Allegro molto vivace
  4. Finalo: Adagio lamentoso
  • 1-a movimento (Adagio, Allegro ma non troppo): Ĝi komenciĝas per sobraj akordoj, kiel atendaĵo. Sekvas sublima temo, kiu venigas larmojn, tiel bela ĝi estas. Infano naskiĝas! Alvenas al lumo nova vivo, kun sia tuta kvanto da beleco. Ĝi estas miraklo, mistero! Komenciĝas nova ekzisto. Sekvas sonoj kaj elvolvaĵoj pli kaj pli ´patosaj´: paralele al la delikateco de la bebo, alvenas perspektivo de la defioj, kiuj ĝin atendas. La vivo ne estos facila; la baroj, kruelaj; la estonteco, necerta. Naskiĝo estas bela, sed la vivo estos luktado. Meze de la luma temo, entrudiĝas akordoj de ia angorplena dubo.
  • 2-a movimento (Allegro con grazia): Malpeza, flua danco, kiel infana ludo. Ĉajkovski denove sin montras kiel majstro de baleto. Tio estas la infana tempo, plena de saltetoj kaj senzorgeco, ĉar forestas necerteco pri la estonteco. Vivi estas ludi, ludi estas lerni vivadon. Ĉio ŝajnas facila kaj feliĉa. La aŭskultanto gajnas spiron por la sekvontaj movimentoj, kiel infano por la estontaj bataloj en la vivo.
  • 3-a movimento (Allegro molto vivace): Alvenas la plena aĝo. Ekaperas luktoj, la homo klopodas havigi al si lokon en la mondo, lasi sian heredaĵon, venki la defiojn, kiuj ne estas malmultaj. Necesas forto, decidemo, kuraĝo, eĉ aŭdaco. Eksplodas akordoj de tamburoj kaj la orkestro elkrias grandiozajn, angorplenajn harmoniojn. Necesas venki! Ne eblas retroiri! La vivo estas batalado, kaj oni naskiĝas por superi sin. Oni ne rajtas rigardi malantaŭen: tiu movimento finiĝas per kompleta kulmino, elĉerpas la fortojn de la orkestrestro kaj de la muzikistoj. Tio estas la plejsupro de simfonio,  la plejsupro de la vivo. Venko!
  • 4-a movimento (Adagio lamentoso): Alvenas maljuneco. Ĉio iras al dekadenco. La vivo emas daŭrigi sian intensan pulsadon, sed la aĝo perfortas, per siaj limigoj, korpaj kaj tempaj. La fino alproksimiĝas, la sentumoj bremsiĝas, la korpo kaj la spirito bedaŭras la laŭgradan perdon de la antaŭa forto. La muziko plu estas sublima, sed nun ĝi sonas malĝoje kaj rezignacie, ĉar ĝi konscias, ke ĉi tiu estas malegala lukto. La neevitebla fino konturiĝas klare, kaj malpli suferos tiu, kiu ne ribelos kontraŭ ĝi. Restas lamento. La lastaj sonoj sin sekvas je melankolia vico, kiu imitas la flamon de estingiĝanta kandelo. Kaj la homo plonĝas en la grandan silenton. La publiko sentas sin iom konsternita por aplaŭdo, ĉar grandega estas la ´pathos´, kiu kaptas ĝin.

Bibiliografio redakti

  • Hans Keller, "Petro Iljiĉ Ĉajkovski", en Vol. I de La Simfonio, red. Robert Simpson (Harmondsworth, 1966).

Eksteraj ligoj redakti

Referencoj redakti

  1. Steinberg, Michael. "The Symphony: a listener’s guide". p. 635-641. Oxford University Press, 1995.
  2. "Heroika" de Beethoven estis elektita kiel la plej granda simfonio de ĉiuj tempoj, en la retejo Guardian, 4a de aŭgusto 2016, lasta recenzo 9a de oktobro 2020
  3. Foje basklarneto estas uzata por ludi la fagotan solon markitan "" "pppppp" "en la unua epizodo, por atingi la deziratan malaltan sonon.