Simon Aichner

aŭstra pastro

Simon AICHNER (naskiĝinta la 19-an de oktobro 1816 en Terenten, mortinta la 1-an de novembro 1910 en Vahrn-Neustift estis aŭstra teologo kaj princepiskopo de Brixen.

Simon Aichner
Persona informo
Naskiĝo 19-an de oktobro 1816 (1816-10-19)
en Terenten
Morto 1-an de novembro 1910 (1910-11-01) (94-jaraĝa)
en Neustift Abbey
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • politikisto • katolika episkopo vd
princepiskopo de Brixen
Dum 1884 ĝis 1904
Antaŭulo Johann von Leiß
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Origino kaj fruaj agadoj redakti

Simon Aichner estis la plej maljuna de 11 filoj de la forĝisto Georg Aichner kaj de Theresia Mayramgraben pro kio li karesnomiĝis de kelkaj Schmied-Simmile. En Bozen li frekventis la gimnazion franciskanan antaŭ ol studi teologion en la porpastra seminario de Brixen. La 2-an de aŭgusto 1840 li ordinitis pastro kaj estis tuj poste ĝis 1851 helppastro en Stilfs apud Sterzing: samloke li devis pluse fari po unu meson por tago en la pilgrimadkirko de Trens apud Freienfeld. Unu jaron li estis paroĥestro en Ahrntal-Luttach antaŭ lia vokiĝo kiel studprefekto en la porpastran seminarion de Brixen. Tie li transprenis en 1854 ankaŭ la lernigadon de kanona juro. Ekde 1861 li karieris ĝis la seminariestreco kiun li plenumis diligente dum periodo de 21 jaroj; tiam li publikigis lernolibron latinlingvan pri kanona juro kiu furoris eĉ eksterlande kaj tre dignigis lin por la posta voko je la episkopa seĝo. La Universitato de Vieno nomumis lin en 1865 pro la menciita fundamenta verko doktoro honora pri teologio. En 1879 Aichner ricevis fare de papo Leono la 13-a post 25 jaroj da fidinda edukisteco de klerikiĝontoj la titolon papa honorprelato kun la rajto alparoliĝi monsinjoro.

Episkopeco princa kaj arkiepiskopeco redakti

 
Aichner kun siaj kunlaborantoj

En 1882 Aichner iĝis ĝenerala vikario de Vorarlbergo, helpepiskopo de Brixen kaj titulara episkopo de Sebaste en Kilikio. en la 15.10.1882 li ordinitis episkopo en la Katedralo de Brixen. Ordinaciestro estis la brixen-a princepiskopo Johann von Leiß kiun Aichner posteuls en 1884 (ĝis 1904). Poste Aichner retiriĝis kiel titular-arkepiskopo de Teodoropolo en Moesia Inferior en la monaĥejon aŭgustenanan de Neustift kie li mortis. Sub la librotitolo Der Heidenlehrer publikiĝis postmorte liaj prelegoj pri la apostolo Paŭlo de Tarso kiujn li estis farintaj inter 1856 kaj 1860 en la porpastra seminario.

Honoroj redakti

  • 1882: civitaneco honora de Brixen
  • 1904: civitaneco honora de Neustift

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti