Simon Bar Koĥba (aramee שמעון בר כוכבא‎, aŭ Ŝim'on Bar Koĥba, mortis en la jaro 135 de nia erao) estis juda estro konata kiel gvidanto de samnoma Bar-Koĥba-ribelo kontraŭ la Romia Imperio en la jaro 132 de nia erao, sekve de kio establiĝis sendependa juda ŝtato, kiun li regis dum tri jaroj kiel Nasi ("princo"). Lia ŝtato estis konkerita de la romianoj en 135 post arda milito de 30 monatoj.

Simon Bar Koĥba
Persona informo
Naskiĝo iam post 49
Morto 1-an de januaro 135 (0135-01-01)
en Betar
Parencoj Eleazar of Modi'im
Okupo
Okupo militestro-reganto
vdr

Niaj fontoj pri Bar Koĥba estas la leteroj inter li kaj liaj subuloj, kristanaj tekstoj, romaj historiistoj kaj partoj de la Talmudo. La plej fruaj fontoj pri li estas nature liaj leteroj kaj la plej frua ekstera fonto estas Justino Martiro, kiu estis samtempulo de li, sed ne diras multan pri li. La leteroj montris ke Bar Koĥba estis pia judo.

Nomo redakti

Dokumentoj malkovritaj dum la 20-a jarcento en la kaverno de leteroj donas lian originalan nomon, kun variaĵoj Simeon bar Kosevah (שמעון בר כוסבה), Bar Koseva (בר כוסבא) aŭ hebree Ben Koseva (בן כוסבא). [1] Tio povas indiki ke aŭ la patro aŭ lia devenloko estis nomita Kosevah.

La juda saĝulo-rabeno Akiva indulgis la eblon ke Simon povus esti la juda mesio, kaj donis al li la familian nomon "Bar Koĥba", kio signifas "Filo de la Stelo" en la aramea, de la stela profetaĵo en la verso 24: 17 de la Libro de Nombroj: "Eliros stelo el Jakobo". La nomo Bar Koĥba ne aperas en la Talmudo sed en ekleziaj fontoj.[2] Rabenaj verkistoj post rabeno Akiva ne dividis lian takson de Ben Koseva. Jose ben Halafta, disĉiplo de Akiva, en ĉapitro 30 de la kroniko Seder 'Olam nomis lin "Bar Koziba" (בר כוזיבא), kio signifas "filo de mensogo". Tiu implicita negativa juĝo de Bar Koseva estis daŭrigita almenaŭ ĝis la tempo de la kodigo de la Talmudo, kie la nomo estas ĉiam citata "Simon Bar Koziba" (בר כוזיבא) aŭ "Bar Kozevah" (בר כוזבה).

Referencoj redakti