Simon Sechter

aŭstra komponisto

Simon Sechter (naskiĝis la 11-an de oktobro 1788 en Friedberg en Bohemujo; mortis la 10-an de septembro 1867 en Vieno) estis aŭstra muzikteoriisto, muzikpedagogo, orgenisto, dirigento kaj komponisto.

Simon Sechter
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1788 (1788-10-11)
en Frymburk
Morto 10-an de septembro 1867 (1867-09-10) (78-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Loĝloko Kleine Sperlgasse 10
Ŝtataneco Aŭstra imperio
Okupo
Okupo komponistodirigento • muzikologo • pedagogo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • universitata instruisto • pianistoinstruisto
vdr

Per Die Grundsätze der musikalischen Komposition, lia trivoluma traktaĵo pri la kompoziciaj principoj el la jaroj 1853 kaj 1854, Sechter skribis verkon ege influan sur postaj muzikteoriistoj. La ideoj de Sechter estas deduktitaj de la teorio pri la ĝeneralbaso (ŝtupoteorio) de Jean-Philippe Rameau, ĉiam diatonaj, eĉ se la gvido estas alte kromata. Sechter propagandis la puran kontraŭ la bontemperita agordo.

Li estis instruisto interalie de Franz Schubert kaj Anton Bruckner

Eksteraj ligiloj redakti

  • Sechter, Simon, en Constant von Wurzbach, Biographisches Lexikon des Kaiserthums Oesterreich, 33-a volumo Vieno 1877.