Simon Stevin

flandra matematikisto kaj fizikisto

Simon STEVIN (en nederlanda prononco: [ˈsimɔn ˈsteːvɪn]; 1548–1620), foje nomita Stevinus, estis flandra matematikisto, fizikisto kaj militinĝeniero. Li faris variajn kontribuojn en multaj areoj de scienco kaj inĝenierado, kaj teoria kaj praktika. Li ankaŭ tradukis variajn matematikajn terminojn en nederlandan, kio faras ĝin unu el la malmultaj eŭropaj lingvoj en kiuj la vorto por matematiko, nome wiskunde (wis kaj kunde, t.e., "la kono pri tio kio estas certa"), ne estis lingva prunto el la greka sed paŭso. Li ankaŭ anstataŭis la vorto kemio, per scheikunde ("arto separi"), farita analogie kun wiskunde.

Simon Stevin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1547 (1547-11-30)
en Bruĝo
Morto 1-an de februaro 1620 (1620-02-01) (72-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlandafranca
Ŝtataneco Habsburga Nederlando
Subskribo Simon Stevin
Familio
Infano Hendrik Stevin
Okupo
Okupo matematikisto • inĝenierofizikistoastronomoarkitekto • kontisto • kartografo
vdr

Oni konas malmulte certe pri lia ekvivo. Ŝajne li foriris el sia hejma [[Bruĝo] por eviti politikan persekutadon fare de katolikoj kaj partianoj de Hispanio, estante li kalvinisto. Ŝajne li veturis en Prusion, Pollandon, Danion, Norvegion kaj Svedion kaj en aliaj partoj de Norda Eŭropo, inter 1571 kaj 1577. Poste li revenis al Bruĝo kaj okupis altajn postenojn kiam la urbo estis regata de kalvinistoj. En 1583 li aliĝis al la Universitato de Lejdeno, sed ne gradiĝis. Tie li amikiĝis kun Maurits van Oranje kaj danke al tio li okupis altajn postenojn en Nederlando. Li loĝis en Hago.

Al Stevin oni atribuas multajn malkovrojn kaj inventojn. Li estis pioniro de la disvolvigo kaj la praktika aplikado al inĝenierado de diversaj sciencoj kiel matematiko, fiziko kaj aplikita scienco kiel hidraŭlika inĝenierado kaj termezurado. Oni supozis, ke li estis inventinta ankaŭ la dekumajn frakciojn ĝis la mezo de la 20-a jarcento, kiam esploristoj malkovris, ke fakte la dekumaj frakcioj estis jam enkondukitaj de la mezepoka islama fakulo al-Uklidisi en libro verkita en 952. Krome, sistema disvolvigo de la dekumaj frakcioj aperis antaŭ Stevin en la libro Miftah al-Hisab verkita en 1427 de Al-Kaŝi.

Liaj samtempuloj multe gapis pro la invento de nomita terboato, nome ĉaro movita per veloj, kies modelo estis konservita en Scheveningen ĝis 1802. La ĉaro mem perdiĝis antaŭlonge. Ĉirkaŭ la jaro 1600 Stevin, kun Maurits van Oranje kaj aliaj dudek ses, uzis la ĉaron sur strando inter Scheveningen kaj Petten. Tiu ĉaro superis rapidon de ĉevaloj.[1]

Aliaj malkovroj liaj rilatis al administrado de akvovojoj, la filozofio de scienco, geometrio, fiziko kaj trigonometrio, muzikteorio, librotenado, matematiko kaj neologismoj.

Notoj redakti

  1. Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Stevinus, Simon". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.