Simon Sudbury, ankaŭ nomata Simon Theobald of Sudbury kaj Simon of Sudbury (mortis la 14-an de junio 1381) estis Episkopo de Londono de 1361 ĝis 1375, Ĉefepiskopo de Canterbury de 1375 ĝis sia morto, kaj en la lasta jaro da sia vivo Lordkanceliero de Anglio.

Simon Sudbury
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1316
en Sudbury
Morto 14-an de junio 1381 (1381-06-14)
en Tura Monteto
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per senkapigo vd
Tombo Katedralo de Canterbury vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Memorigilo Simon Sudbury
Profesio
Okupo politikisto • romkatolika sacerdoto • juĝisto vd
Episkopo de Londono
Dum 1361-1375
Antaŭulo Michael Northburgh
Sekvanto William Courtenay
Ĉefepiskopo de Canterbury
Dum 1375-1381
Antaŭulo William Whittlesey
Sekvanto William Courtenay
Lordkanceliero de Anglio
Dum 1381
Antaŭulo Richard Scrope
Sekvanto Hugh Segrave
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li estis filo de Nigel Theobald, Sudbury (kiel li iĝis pli poste konata) naskiĝis ĉe Sudbury en Suffolk, studis ĉe la Universitato de Parizo kaj iĝis unu el armeaj pastroj de Papo Inocento la 6-a, unu el la Avinjonaj papoj, kiu en 1356 sendis lin je misio al Eduardo la 3-a.

En 1361 Sudbury iĝis Kanceliero de Salisbury kaj en oktobro de tiu jaro, la papo nomumis lin Episkopo de Londono, lia konsekro okazis la 20-an de marto 1362. Li baldaŭ servis reĝon Eduardo la 3-a kiel ambasadoro kaj laŭ aliaj manieroj. La 4-an de majo 1375 li sukcedis William Whittlesey kiel ĉefepiskopo de Canterbury, kaj dum la resto de lia vivo estis fidelulo de Johano de Gento.

En julio 1377, post la morto de Eduardo la 3-a en junio, Sudbury kronis la novan reĝon, Rikardon la 2-an ĉe Abatejo Westminster, kaj en 1378 John Wyclif ekaperis antaŭ li ĉe Lambeth, sed li faris procezon kontraŭ la reformanto nur sub granda premo.

En januaro 1380, Sudbury iĝis lordkanceliero de Anglio kaj la ribelantaj kamparanoj rigardis lin kiel unu el la ĉefverkintoj de iliaj problemoj. Post kiam ili liberigis John Ball de lia malliberejo ĉe Maidstone, la Kentaj ribelantoj atakis kaj damaĝis la posedaĵon de la ĉefepiskopo ĉe Canterbury kaj Lambeth; tiam, enirante la Turon de Londono, ili kaptis la ĉefepiskopon mem. Tiel nepopulara estis Sudbury ke gardistoj simple permesis la ribelantojn tra la pordegoj.

Morto redakti

Sudbury estis portita al Tower Hill kaj la 14-an de junio 1381 li estis senkapigita. Lia korpo poste estis entombigita en Katedralo de Canterbury, kvankam lia kapo (post depreno desur la Ponto de Londono) estas daŭre konservata ĉe la preĝejo de Sankta Gregorio ĉe Sudbury en Suffolk, kiun Sudbury parte rekonstruita. Kun sia frato, Johano de Chertsey, li ankaŭ fondis kolegion en Sudbury; li ankaŭ faris iun konstruadon ĉe Canterbury.

En marto de 2011, komputila tomografio de la mumieca kranio de Sudbury estis farita ĉe la Okcidenta Suffolk-a Hospitalo, por fari vizaĝan rekonstruon de Sudbury. La rekonstruo estis kompletigita en septembro 2011 fare de jurmedicina fakulo Adrienne Barker ĉe Universitato de Dundee.