Sinapso

funkcia kontakto inter neŭrono kaj alia ĉelo

Sinapso (de la malnovgrekaj vortoj σύν sin "kune"; ἅπτειν haptein "preni") estas la loko, per kiu neŭrono kontaktas kun alia ĉelo, ĉu receptora, muskola aŭ glanda ĉelo aŭ alia neŭrono. Sinapsoj servas al la transdono de elektraj nervaj impulsoj, sed ankaŭ ebligas ties moduladon, kaj krome per adaptaj ŝanĝoj eĉ povas konservi informojn. En la cerbo de plenkreska homo estas proksimume 100 bilionoj (1014) da sinapsoj – unuopa neŭrono povas havi inter 1 kaj 200000 sinapsojn. La terminon en 1897 enkondukis la brita neŭrofiziologo Charles S. Sherrington.[1]

skemo de sinapso
A: neŭrono (antaŭ sinapso); B: neŭrono (post sinapso); 1: mitokondrio; 2: ujo de la neŭromesaĝo; 3: ???; 4: sinapso; 5: neŭromesaĝ-ricevanto; 6: kanalo de Kalcio; 7: ???; 8 ???;

Referencoj redakti

  1. C.S. Sherrington: The integrative action of the nervous system, Yale University Press, New Haven 1906, paĝo 18.