Sindromo

aro de medicinaj simptomoj rilataj unu al la aliaj, ofte asociita al malsano

En medicino sindromo (aŭ simptomaro) estas la samtempa ĉeesto de pluraj simptomoj, tiel ke la ĉeesto de certaj simptomoj indikas al la kuracisto, ke la aliaj ankaŭ povus ĉeesti. Ofte sindromo havas unusolan kaŭzon.

La sindromo estas io rekte observebla. Foje oni eltrovas, kiu malsano kaŭzas la sindromon, sed alifoje ne. Konfuze estas, ke foje la nomo "sindromo" restas en la nomo de malsano eĉ post kiam oni eltrovis ĝian kaŭzon. Tiel ekz-e estas en la kazo de aidoso (Akirita Imuno-Deficita Sindromo), kiu origine estis neklarigebla sindromo, ĝis kiam oni eltrovis, ke ĝin kaŭzas HIV.

Malsanoj redakti