Sinjora Vespermanĝo

La Sinjora Vespermanĝo (kojne helene κυριακός δεῖπνον) estas kristana festo por proklami la morton de la Sinjoro Jesuo Kristo, ĝis li venos.

La Lasta Vespermanĝo, fare de Nikolai Ge.

La esprimilo «Sinjora Vespermanĝo» estas unue menciita en la Biblio en la 1-a letero de Paŭlo al la korintanoj (1 Korintanoj 11:20).

La festo estis establita de mem Jesuo Kristo antaŭtage de lia morto. Jesuo diris al lian disĉiploj: «Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi» (Luko 22:19). Tial estas dua nomo de ĉia evento: Vespermanĝo de memorigo de la morto de Jesuo Kristo aŭ la Memorigo.

Vidu ankaŭ Mateo 26; Marko 14; Luko 22 kaj la 1-a letero al la korintanoj.

Ordo de kondukado redakti

 
Ruĝa vino, uzata en la Vespermanĝo

La ordo de kondukado de la Vespermanĝo estas bazita sur la direktivoj de la Apostolo Paŭlo. Li skribis: «Ĉar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaŭ transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon; kaj doninte dankon, li dispecigis ĝin, kaj diris:Ĉio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. Tiel same ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante:Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; ĉi tion faru ĉiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi. Ĉar ĉiufoje, kiam vi manĝos ĉi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, ĝis li venos» (1 Korintanoj 11:23-26).

Kvartodecimanoj redakti

Dum la unuaj jarcentoj multaj kristanoj solenis la morton de Jesuo unu fojo en jaro. Ili faris ĉi tion en la 14-a nisano, tial ili ricevis la nomo kvartodecimanoj, tio signifas dekkvaranoj[1].

La historiisto Vasilij Bolotov rimarkis: «La plimulto de sciencistoj egale determinas la tagon de solenado de Pasko en la eklezioj de Malgranda Azio. Ĉiuj fontoj diras pri la 14-a de nisano… Theodoretos direkte diras pri la dekkvaranoj, ke ili, referencante sur la evangeliisto Johano, „solenas“ en la 14-a tago de la luno la memoron de suferado (de la Savinto)»[2]

Nuntempa solenado redakti

 
Pano, uzata en la Vespermanĝo

De 1880 jaro la Biblistudantoj (aŭ la Bibliesplorantoj[3]), nun nomata la Atestantoj de Jehovo, solenas la Sinjoran Vespermanĝon unu fojo en jaro en la tago de Pesaĥo post sunsubiro (14-a de nisano de luna kalendaro, nun la 11-a aprilo de 2017 jaro[4])[5][6][7].

En iuj jaroj la dato de la Vespermanĝon deklinas de dato de la juda Pesaĥo. La Atestantoj de Jehovo klarigas tion, ke ili (distinge de la judoj) ne sekvas sunlunan kalendaron, establitan de Gilelo 2-a en 359 jaro, sed ili kalkulas la daton de la Vespermanĝon strikte laŭ la luna kalendaro[8].

En la 2019 jaro 20.919.041 homoj ĉeestis en la Vespermanĝo[9].

Tio estas la sola festo de ĉiuj Atestantoj de Jehovo. En ĉi tiu tago la Atestantoj de Jehovo kaj ĉiuj dezirantoj estas invitata en la solena kunveno, kie ili povas aŭdi la parolado pri la vivo, la servado kaj la morto de Jesuo Kristo. En la kunveno la simboloj: pano kaj vino. Nur la homoj kun ĉiela espero manĝas kaj drinkas ilin. Aliaj homoj respekte observas.

Senfermenta pano (maco) signifas la senpekan korpon de Jesuo Kristo, kiun li donis por ilin (Luko 22:19). Seka ruĝa vino signifas la novan interligon en la sango de Jesuo Kristo (Luko 22:20), kiu estas elverŝata por la pardono de pekoj (Mateo 26:28).

 
Vizitado de la Sinjora Vespermanĝo en la kongregacioj de la atestantoj de Jehovo (1931-2015) (verda koloro)
 
La 2005-jara Sinjora Vespermanĝo en kongregacio de la atestantoj de Jehovo en Portugalio

Referencoj redakti

  1. Н.Д.Успенский «Тайная Вечеря и Трапеза Господня» // Журнал Московской патриархии, 1967 г. kopio (ruse)
  2. Василий Болотов «История Церкви», глава «Каков был вероятный порядок празднования Пасхи у первых христиан» (ruse)
  3. (1922) Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos (esperante). Helsinki: International Bible Students Association. ISBN 0217516971.
  4. Memorial of Jesus’ Death
  5. Для чего была установлена Вечеря Господня. - La Gardoturo, 2008. - 1 aprilo. (ruse))
  6. Вечеря воспоминания смерти Христа — событие, прославляющее Бога. — Чему на самом деле учит Библия?. — N.Y.: Watchtower, 2005. — С. 206-208. (ruse)
  7. La Gardoturo, 2013 1.12. «Делайте это в воспоминание обо мне»(ruse)[rompita ligilo]
  8. «Делайте это в воспоминание обо мне» «Статьи для изучения», ч.2., 1992. — С.17. (ruse))
  9. 2019 Grand Totals (angle))

Vidu ankaŭ redakti