Sinjoro, vi estas vidvino!

Sinjoro, vi estas vidvino! (ĉeĥe Pane, vy jste vdova!) estas ĉeĥa filma komedio de reĝisoro Václav Vorlíček el la jaro 1970. Ĉefa motivo de la filmo estas interŝanĝo de korpoj (respektive interŝanĝo de cerboj), el kio fontas diversaj komikaj situacioj. Iva Janžurová ricevis por duoblarolo en la filmo premion en Internacia filma festivalo de fantastaj filmoj en Tersto.

Sinjoro, vi estas vidvino!
filmo
Originala titolo Pane, vy jste vdova!
Produktadlando Ĉeĥoslovakio
Originala lingvo ĉeĥa lingvo
Kina aperdato 1970
Daŭro 98 minutoj
Ĝenro komedio
Kameraado Václav Hanuš
Reĝisoro(j) Václav Vorlíček
Scenaro Miloš Macourek
Václav Vorlíček
Filmita en Ĉeĥoslovakio
Muziko de Svatopluk Havelka
Produktinta firmao Barrandov studio
Distribuo Barrandov studio
vdr

Rolantoj redakti

Okazintaĵo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Reganto de fikcia eŭropa reĝlando Rosebud la 4-a (Jiří Sovák) en flughaveno partoprenas solenan armean bonvenigadon de sia kuzo, reĝon Oscar la 15-a (František Filipovský). Sed la mallerta taĉmentestro Bobo (Jan Libíček) dum fervora bonveniga ceremonio forhakos la manon en ŝultro de reĝo Oscar, la nobela blua sango fluas sur ruĝa tapiŝo kaj reĝo Rosebud venos al konkludo, ke estas konvene nuligi la malkapablan armeon, ĉar ĝi nur vundas homojn.

Tiu ĉi proklamo hororigos la armean generalaron, kiu decidiĝos forigi la reĝon per rafinita maniero: en kliniko de famega profesoro Sommer (Miloš Kopecký) ili lasos el bovidaĵo produkti duplikaĵon de fama aktorino Evelyna Kellettiová (Iva Janžurová) intencante implanti en ĝin la cerbon de sadista murdistino Stubová (Helena Růžičková), kondamnita al morto. Tiu poste devos zorgi pri la forigo de reĝo, kiu estas admiranto de la aktorino. Steiner do vizitos Stubová en malliberejo, li interkonatiĝos tie kun ŝia amiko Bloom (Vladimír Menšík) kaj donos al ŝi memmortigan pilolon, por ke ŝia cerbo povu esti kiel eble plej rapide enmanigita en la klinikon de Sommer.

La tralasita oficiro Bobo havas amikon, astrologon de nomo Stuart Hample (Jiří Hrzán). Tiu laŭ lia peto prognozos el pozicioj de steloj lian horoskopon, el kiu rezultas, ke Stuart parte edziĝos kun sia revita amo Molly (Olga Schoberová), kiu estas samtempe amantino de la armea konspiranto majoro Steiner (Eduard Cupák), parte li fariĝos vidvino. Sed samtempe la servojn de Hampl eluzos ankaŭ reĝo Rosebud la 4-a, kiu tiel ekscios, ke prepariĝas kontraŭ li atenco. Li informas pri tio generalon Otis (Čestmír Řanda) kaj majoron Steiner, do konstruinto de la atenco, por ke ili verkontrolu tion. Genaralo Otis decidos, ke Hample estas tro danĝera kaj lia forigo estas numero 1. La astrologo estas sub preteksto ellogita al buĉejo, lia cerbo estas destinita por arkivado, sed okupito de sekcejo faros interŝanĝon de la cerbo de Stubová kaj komenciĝas karuselo de interŝanĝoj, miskomprenoj kaj atencoj.

La cerbo de Hample do venos en kopiaĵon de Kelletiová, kies duplikaĵo estas loĝigita en vilao de Steiner, vid-distance de la vilao de industriisto Kelleti (Otto Šimánek). Tiu post kelke da furiozaĵoj komencos logike konjekti sin, ke Evelyna estas malfidela al li, kaj en atako de ĵaluziema furiozeco li murdos ŝin – li ne antaŭsentas do, ke antaŭe li kaptis in flagranti ŝian duplikaĵon. Helpe de sia sekretario (Lubomír Kostelka) li provos murdi eĉ tiun ĉi duplikaĵon, sed li mem dum tio perdos la vivon. Hample en la korpo de la duplikaĵo intertempe klopodas akiri de generalo Otis siajn astrologiajn mapojn, kiujn la generalo prenis post lia morto. Dum interbatado en la vilao de Otis okazos plua miskompreno, kiam edzino de Otis (Stella Zázvorková) kaptos lin eĉ kun grupo de ĵurnalistoj.

La artefarita duplikaĵo de Kelletiová estas destinita al disporciado al nuptobankedo de Steiner kun Molly – sed Bobo bakos la veran bovidaĵon. Steiner komencos konjekti, ke ili manĝas veran Kelletiová kaj en kuirejo li klopodos murdi ŝian duplikaĵon denove – sed anstataŭ tio li mem perdos la vivon. En la kliniko de profesoro Sommer poste Hample atingos tion, por ke lia cerbo estu el la falsa Kelletiová enmetita en la korpon de Steiner kaj Sommer povu korekti sian antaŭan eraron pro la enmeto de cerbo de Stubová en la korpon de Kelletiová. La frenezema karuselo de interŝanĝoj poste gradiĝos en teatro, kie Kelletiová devas havi prezentadon en ĉefrolo, sed al la scenejo kompreneble venas ŝia kopiaĵo kun la cerbo de Stubová. Tiu poste rekte sur la scenejo subtranĉos aktoron Gugenheim (Jiří Lír), kiun intertempe la armeaj konspirantoj luigis por la mortigi de reĝon, kiu devas honora loĝio spekti la prezenton.

Reĝo Rosebud la 4-a do fine eskapos al la atenco kaj la duobla vidvino Hample en la korpo de Steiner fine akiras sian amon Molly.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Citaĵoj redakti

„Kiu faris stomakon? Mi povis pensi tion. Kiel povis ekmemori vin doni tien rumenon, centipelion, omason kaj abomason? Ja ŝi remaĉus! Somnambulo. Por ke mi ne faru el vi senlaborulon!“ (d-ro Sommer mallaŭdas sian subulon)
„Zorgu prefere pri vi. Brulvundiĝas via mano.“ (reĝo Rosebud la 4-a al sia kuzo reĝo Oscar la 15-a) - „El kio ili faras tion?“ (reĝo Oscar la 15-a movos flanken la transplantitan manon el flamo de kandelo.) - „Tio estas el piedo.“ (reĝo Rosebud la 15-a eksnufos ĝin kaj tuj la afero estas klara por li)

Interesaĵoj redakti

Por sceno, kie industriisto Kelleti perdos la vivon, estis ĉe la vilao profundigita kavo, en kiun Otto Šimánek enrampis, ĉirkaŭ lia kolo estis konstruita kestigo kaj surŝutita per argilo kaj plantita de rozoj. La filmado de kelke da sekundoj de okazintaĵo, kiam la forhakita kapo de Kelleti kun riproĉema mieno kuŝas en bedo, daŭris netutan duonhoron. Nur dum elfosado montriĝis, ke en la argilo havis sidejon rustaj formikoj kaj Otto Šimánek tiel devis elteni multajn dekojn de iliaj doloremaj kaj brulemaj mordoj en sian kolon.[1]

Referencoj redakti

  1. Rememoro de reĝisoro Václav Vorlíček en elsendado de Ĉeĥa radiodisaŭdigo Hradec Králové, 8. 2. 2017