Sinono (latine Sinon) estas en greka mitologio aĥaja soldato, kiu kredigis Trojanojn, ke ili entiru lignan ĉevalon malantaŭ urbaj muregoj kaj per tio venigu la urbon al pereo.

Sinono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Okupo politikisto
Patro Aesimus
vdr

Al Odiseaj planoj Sinono konvenis, ĉar li estis same aŭdaca kiel klera. Kiam la greka ŝiparo fornavigis en kaŝejon, militista tendaro estis malkonstruita kaj bruligita kaj sur esplanado antaŭ la urbo restis nur grandega ligna ĉevalo, kreitaĵo de ĉarpentista majstro Epejo. Trojanoj vidante vakan bordon ĝojiĝis, amase elkuris eksteren kaj rigardis la ĉevalon. Kiam iu rekomendis, ke ili detruu kaj forbruligu ĝin, alvokis sur sin atenton Sinono kaj rakontis, ke grekoj antaŭ sia forveturo volis oferi lin, Sinonon, por bono de sia vojaĝo hejmen, sed ke li forkuris de ili. La ĉevalo estas donaco de aĥajoj al diino Atena, kiel pardonpeto pro ŝtelo de ŝia statuo el la urbo. Kompreneble trojanoj volis la donacon al Ateno entiri en la urbon, sed montriĝis, ke ĝi estas tro granda kaj oni ne povas traveturigi ĝin tra iu ajn el la urbaj pordegoj.

Preoetino Kasandra laŭtvoĉe avertis, ke en la evalo estas kaŝitaj armitaj batalantoj, sed kiel ĉiam neniu kredis al ŝi. Profeto Laokoonto admonis, ke oni de Danaoj nenion akceptu, eĉ se tio estus donaco - de ĉi tio estas sentenco Danaa donaco. Sed tion ankaŭ neniu volis aŭdi. Plie dioj sendis kontraŭ Laokoonto du grandajn venenajn serpentojn, tiuj mortpremis lin kaj liajn du filojn. Tio al Trojanoj ŝajnis esti siggno de diaj favoroj. Plie Sinono ĉiam fortigis ilian favoron per io nova.

La ĉevalo estis entirita post le urbaj muregoj, eĉ se tiuj devis esti parte malkonstruitaj. La viroj interne de la ĉevalo sidis mallaŭte kaj en timzorgoj. Trojanoj solenis finon de la milito kaj kiam la urbo iom post iom silentiĝis, grekaj batalantoj elsaltis el inter la ĉevalo, mortigis la plej proksimajn gardistojn, malfermis la pordegojn kaj donis signon por atako de ekstere. Kiam la grekoj perforte eniris internen, sekvis nur furioza murdado kaj bruligado de ĉio interne de la muregoj. Viroj el la reĝa Priama familiaro estis mortigitaj inkluzive de lulinfanojn, virinoj sklavigitaj, kastelo kaj konstruaĵoj bruldetruitaj.

Duan tagon matene la neniigo de Trojo estis finfarita. La Troja milito finiĝis.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Sinón en la ĉeĥa Vikipedio.