Sint-Denijs-Westrem

Sint-Denijs-Westrem estas distrikto de la urbo Gento en Flandrio. Ĝi estas precipe konata pro Flanders Expo, ejo kie okazas eventoj, kiel la mondfamaj gentaj Floralioj. La loĝloko fariĝis urbodistrikto en 1977 - antaŭe temis pri memstara komunumo. Ekde 1969 Sint-Denijs-Westrem havas partnerecon kun la komunumo Melle en Germanio, kiu en 1977 fariĝis partnereco kun la urbo Gento.

kastelo Borluut


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.