Sintakso estas parto de lingvoscienco kiu studas la manieron, laŭ kiu la vortoj estas grupigataj en la frazo. La frazo povas esti aŭ simpla (Paĉjo venis), kiu konsistas el unu propozicio, aŭ kompleksa (Paĉjo venis, kiam ni manĝis), kiu konsistas el du aŭ pluraj propozicioj. Ĉiu propozicio havas partojn nomatajn frazelementoj, kiuj povas esti strukturaj (subjekto, predikato, objekto, adjekto) aŭ karakterizaj (epiteto, suplemento). La grupiĝon de la karakterizaj frazelementoj (tre bela, bela knabino, knabino el Parizo) studas la vortsintakso, la rilatojn inter la strukturaj frazelementoj (Knabino skribas leteron) esploras la propozicio-sintakso, kaj pri la principoj de kunmetado de propozicioj en kompleksajn frazojn (Paĉjo venis hejmen kaj alportis libron, kiun la infanoj tiom deziris, ĉar ankaŭ aliaj iliaj geamikoj havis ĝin) instruas la frazosintakso.

Citaĵo
 El morfologio ni scias, ke la vorto ordinare posedas kelkajn formojn, el kiuj unu estas aplikebla en ĉiu aparta okazo. Tiel nomataj sintaksaj formoj dependas de la kunteksto. Aliflanke, vortoj senformaj interligiĝas nur kun certaj kategorioj de kunformaj vortoj kaj havas difinitan rolon en interligo de tiuj kaj de propozicioj.
Manierojn de interligo de vortoj kaj de propozicioj esploras fako de la gramatiko, nomata sintakso. 
— Vladimir Varankin, 1929, Teorio de Esperanto, p. 55

Fraza sintakso en Esperanto redakti

Kiel en la rusa aŭ la latina, vortordo en Esperanto estas tre libera. La temo, verbo kaj kompletiga rekta objekto (kiun markas la akuzativa kazo) povas aperi en iu ajn ordo; la plej ofta ordo estas temo kun cirkonstanca kompletigo, sed la uzo de aliaj kondiĉoj estas ofta, precipe ĉe emfazo. Tamen, estas certaj reguloj kaj solidaj tendencoj:

  • La difina artikolo estas lokata al la komenco de la nominala grupo.
  • La adjektivo kutime antaŭiras la substantivon.
  • La prepozicioj estas lokataj al la komenco de prepozicia grupo.
  • La adverboj normale antaŭiras la frazon kiun ili modifas.

Vidu ankaŭ redakti