SirenedojSirenidae, nome sirenoj, estas familio de akvoloĝantaj salamandroj. Ĝi estas la nura familio de la subordo Sirenoidea.

Granda sireno, Siren lacertina, ekster akvo.
Siren intermedia nettingi UMFS 2015 4.JPG
Siren intermedia nettingi UMFS 2015 4

Priskribo redakti

Familianoj havas tre malgrandajn antaŭajn krurojn, kaj ne havas malantaŭajn krurojn.[1] En unu specio, la skeleto en ties antaŭaj kruroj estas farata nur el kartilagoj. Kontraste al plej aliaj salamandroj, ili havas eksterajn brankojn kunigitaj en la kolo kaj en larvoj kaj en plenkreskuloj. Sirenoj troviĝas nur en Sudorienta Usono kaj norda Meksiko.[1]

Kvankam ili estas ĉefe karnovoruloj, ili estas la nuraj salamandroj observitaj manĝantaj plantomaterialon.[2]

Taksonomio redakti

Estas du vivantaj genroj kaj unu formortinta konata el fosilioj:

  • Habrosaurus
  • Pseudobranchus
  • Siren

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lanza, B., Vanni, S., & Nistri, A.. (1998) Cogger, H.G. & Zweifel, R.G.: Encyclopedia of Reptiles and Amphibians. San Diego: Academic Press, p. 69–70. ISBN 0-12-178560-2.
  2. Hill, R. L., Mendelson, J. R. & Stabile, J. L. 2015. Direct observation and review of herbivory in Sirenidae (Amphibia: Caudata). Southeastern Naturalist 14, N5-N9.

Literaturo redakti

  • San Mauro, Diego; Miguel Vences; Marina Alcobendas; Rafael Zardoya; Axel Meyer (May 2005). "Initial diversification of living amphibians predated the breakup of Pangaea" (– Scholar search). American Naturalist. 165 (5): 590–599. doi:10.1086/429523. PMID 15795855.

Eksteraj ligiloj redakti