Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la brazila partikla akcelilo. Por informoj pri la stelo de konstelacio Granda Hundo, vidu la artikolon Siriuso.




Sirius estas kvarageneracia partikla akcelilo en Campinas, ŝtato San-Paŭlio, Brazilo. Ĝiaj instalaĵoj, en la rondforma konstruaĵo je 68 mil kvadrataj metroj, apartenas al la brazila Ministerio pri Scienco, Teknologio, Novigo kaj Komunikado. La akcelilo havas cirkonferencon je 518 metroj kaj emitancon je 0,27 nanometroj-radianoj. Tio igas ĝin unu el la plej brilaj fontoj de sinkrotrona radiado en la mondo.

Sirius

Partikla akcelilo Sirius okaze de la inaŭguro en Novembro 2018

Partikla akcelilo Sirius okaze de la inaŭguro en Novembro 2018
Organizaĵo LNLS
Mallongigo CNPEM/LNLS/Sirius
Loko urbo Campinas
 Ŝtato San-Paŭlio,
 Brazilo
Fondita Ekkonstruita en 2014,
inaŭgurita la 14-an de novembro 2018

Geografia lokigo sur la mapo : Brazilo

Scienca fako Fiziko
Faka branĉo Partikla akcelilo
Retejo portugale: >>>
vdr