Sisalfibro estas fibro el la folioj de kelkaj agavoj, precipe de sisalo (Agave sisalana). Sisalfibroj estas relative novaj naturfibroj. Ilia uzo komencis nur en la 19a jarcento kaj atingis sian kulminon en la frua 20a jarcento. Malgrau la malkresko de ĝia uzado ĝi estas hodiaŭ la plej grava naturfibro de la mondo. La fibroj estas uzataj por fari ŝnuregojn por ŝipoj, fadenoj, tpiŝoj kaj multaj aliaj produktoj, ekzemple pleniga materialo por matracoj. ; krome altvaloraj sagoceldiskoj konsistas ĉefe el sisalfibroj. Por tekstilaj fibroj la material ne taŭgas.

sisalfibroj
sisalfibroj

Krom la ĉefe uzataj fibroj de la sisalo-agavo ankaŭ estas uzataj fibroj de Agave letonae, Agave funkiana kaj Agave lecheguilla. Ili signife malpli etas uzataj ol la hibrida kultivaro H.11648. Sisalo ne estas farata el Agave fourcroydes, kied fibroj nomiĝas henekeno kaj kantalo, t.e. fibroj de Agave cantala kaj Agave americana.

Ecoj redakti

Sisalfiroj estas plurĉelaj rektaj fibroj. La unuopaj faskoj konsistas el 100 kaj 200 ĉeloj. La unuopa ĉeloj havas longecon de avaraĝe 2,282 mm kaj diametron de 20,32 mikromeroj. Pro ilia dikeco kaj mallongec ili ne estas ŝpineblaj (necesa minimuma longeco: 25 mm). Ili tial estas uzataj kiel fibraj faskoj. La longeco dependas de la longeco de la folioj kaj la kondiĉoj d la gajnado de ili: ili estas 50 ĝis 120 mm longaj, avaraĝe 90,84 mm.

La kvantode celulozo de la fibroj estas inter 55 kaj 65 % kaj 10 ĝis 15% hemicelulozo. La ligninokvanto estas inter 10 kaj 20 %, la pektinokvanto inter 2 kaj 4 %. Pro tiaj kvantoj sisalfibroj, tipe por folifibroj, estas pli duraj kaj pli malfajnoj ol bastfibroj.

Sisalfibroj estas ege tenacaj (57,2 cN/tekso) kaj ĉirduraj (1830,12 cN/tekso), precipe ili distingas sin de aliaj fibroj pro neordinara rigideco.

 
por prilaboro pretaj folioj en Madagaskaro
 
permasina gajno de la sisalfibroj en Madagaskaro
 
sekigado de sisalfibroj en Madagaskaro

Produktado redakti

 
sisal-manufaktturo en Goao / Barato

La tunoj sisalo estas la kvina pli grava fibroplanto de la mondo.[1] En la jaro 2006 la monda produktado estis ĉ. 428.000 tunoj. La plej gravaj produktantaj landoj estas Brazilo kun pli ol la duono de la monda produktado (247.558 t), Tanzanio (27.800 t), Meksikio (26.636 t), Kenjo (25.000 t), Kolombio (21.445 t) kaj Ĉinujo (20.000 t).

MAO kuniĝas ĉiuj agavaj specioj kaj hibridoj en unu statistiko. La produktkvantoj de aliaj ol la sisal-agavo nur estas kelkaj mil tunoj (ekszempe 2 ĝis 3.000 tunoj de Agave letonae) aŭ la fibroj servas al specifaj celoj (ekzemple la fibroj de Agave funkiana kaj Agave lecheguilla estas nur uzataj por fari brosojn).

Sisalproduktado 2006
(inkl. aliaj agavaj fibroj)
tunoj
Brazilo 247.558
Tanzanio 27.800
Meksikio 26.636
Kenjo 25.000
Kolombio 21.445
Chinujo 20.000
Madagaskaro 17.000
Kubo 11.730
Haitio 5.500
Nikaragvo 4.350
Filipinoj 4.000
Venezuelo 3.909
Ekvadoro 3.465
Elsalvadoro 2.500
Maroko 2.200
tuta (inkl. aliaj landoj) 427.843

Historio redakti

 
Sisal-kampo en norda Tansanio
 
Sisal-senfirbrigado en orienta Afriko, komence de la 20a jarcento

La sisal-agavo estis jam kultivataj antaŭ la konkerado de Mezameriko pere de la Hispanoj, sed ĝi ne estis uzata kiel fibroplanto, se por fari pulko. Pere de la deportado de la praloĝantoj la planto disvastiĝis en Nordameriko.[2]

Hispanoj kaj Portugloj eksportis la planto al aliaj landoj kaj kontinentoj, tie ĝi estis uzata en la 18a kaj frua 19a jarcentoj kiel ornamplantoj. Nur jam en la 19a jarcento oni komencis uzi la fibrojn de la plantoj. Tiam la ĉefaj produktantoj estis la hodiaŭa Indonezio kaj la Filipinoj.[2]

1893 la germana botanikisto Richard Hindorf portis algavajn bulbiloj el Florido al Tanzanio. 62 plantoj estis la bazo de la orientafrka sisal-produktado. 1903 ankaŭ en Kenjo komenciĝis la kultivado. Samjare Horácio Urpia Júnior importis sisal-agavoj al Brazilo. Inter 1937 kaj 1941 nur jam komencis en Brazilo la kultivado de sisalo komerce. Jam en 1946 Brazilo komencis eksporti kaj jam en 1951 ĝi estis la dua plej granda produktanta lando por sisalfibroj.[2]

En 1934 estis fondata en Tanzanio la esplorinstituto ARI Mlingano[3] Ĝi bredis la en 1950a jaroj la kultivaron H.11648[4], kiu rapide enkondukiĝis kaj iĝas Tanzanio la plej grava produktanta lando de sisalo. Diese Kreuzung aus Agave angustifolia und Agave amaniensis wurde in den 1960ern auch in China eingeführt[5] kaj ĝi restis sur la unua loko ĝis hodiaŭ. En Orientafriko la hibridoj ludas pli gravan rolon ol en la aliaj mondpartoj. En 1970 aj jaroj oni ankaŭ komencis en Brazilo kultivi hibridsesalon. Tamen en la ĉefaj brazila ŝtatoj Bahia, Paraíba kaj Rio Grande do Norte hibridoj nur havas 5 % de la kultivataj plantoj.

Ekde 1964 la merkato por sisalo komencis kolapsi pro la konkurenco de plastfibroj. La produktkvanto malkreskis pli kaj pli. Malgraŭ la monda produktado de sisalo kaj henekvo en la fruaj 1970aj jaroj preskaŭ 800.000 tunoj, ĝi reduktiĝis ĝis 2000 al 200.000 tunoj.[6] La iamaj gravaj kultivaj landoj kiel Tanzanio, Meksikio aŭ Kenjo reduktiĝis la produktkvanton je ĝis 80 %.[7] Erst en la lastaj jaroj la uzo de sisalo denove kreskas pro novaj uzkampoj kaj pli altaj prezoj por nafto.[2]

Referencoj redakti

  1. R. Koslowski, M. Rawluk, J. Barriga-Bedoya: Ramie. In: Robert Franck (Hrsg.): Bast and other plant fibres, Cambridge / Boca Raton, 2005, S. 209, ISBN 1855736845 / ISBN 0849325978.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 F.A. Suinaga, O.R.R.F. da Silva, W.M. Coutinho: A História / History In: O Sisal do Brasil / Brazilian Sisal, S. 16-22, Brasília, 2006.
  3. Informationsseite zum ARI Mlingano auf der Website des tansanischen Ministry of Agriculture, Food & Cooperatives, Online.
  4. George Sembony: Mlingano institute needs USD1.1m for research, 12. Mai 2007, IPPMedia.com, Online.
  5. ESC-Consultation No. 5: Sisal Production And Marketing In China: Retrospect And Prospect, Consultation On Natural Fibres, Rome, 12–14 December 2000, Online[rompita ligilo].
  6. B. Moir, Sietse van der Werff: Visao Mundial / Global Perspective In: O Sisal do Brasil / Brazilian Sisal, S. 113-125, Brasília, 2006.
  7. C. Yu: Sisal., Tab. 6.10, S. 241.