Siselen
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siselen-Finsterhennen (stacidomo). |
Siselen | |
---|---|
Blazono de Siselen | |
Reformita preĝejo de Siselen | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Seeland |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Erlach |
Koordinatoj | 47° 1′ 54″ N 7° 11′ 21″ O / 47.03167 °N, 7.18917 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 54″ N 7° 11′ 21″ O / 47.03167 °N, 7.18917 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 570 |
Areo | 5,52 km² |
Alteco | 460 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 2577 |
Komunumkodo | 0499 |
Mapo de Siselen | |
Pri la komunumo redakti
Siselen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 570 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio redakti
La komunumo Siselen situas en la Granda Marĉo en la Berna Lagolando, proksimume 25 kilometrojn sudsudokcidente de la urbo Bielo kaj samdistance okcidente de la federacia urbo Berno. En nordoriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de la Hagneck-Kanalo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Siselen la setlejoj Underi Site kaj Girisberg kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 5,52 km², de kiuj 18,6% estas kovritaj de arbaro, 73,8% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [2]
Trafiko redakti
Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 237 de Aarberg al Müntschemier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 10 kilometrojn oriente apud Aarberg kaj al la svisa aŭtovojo A1 12 kilometrojn sudokcidente apud Kerzers. Per haltejo ĉe la tramlinio de Nidau al Ins la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Siselen datiĝas el la jaro 1160 kiel Sisilli. Dum mezepoko Siselen apartenis al la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau kaj estis kun ties havaĵo akirita en la jaro 1388 de la urba ŝtato Berno, kiu ĝin atribuis al la Voktejo Nidau. En la jaro 1831 Siselen kontraŭ la volo de ĝiaj loĝantoj estis atribuita al la distrikto Erlach, kiu en la jaro 2010 fariĝis parto de la nova administra distrikto Seeland.[3]
Vidu ankaŭ redakti
- Sisseln (similnoma komunumo en Kantono Argovio).
- Siselen-Finsterhennen (stacidomo)
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Siselen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)