SiseraSisara estis generalo de la armeo de Iabin, reĝo de Cazor, kiu estis venkita de Barak kaj Debora.

Sisera
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Juĝistoj
Libroj de Samuel
Sisara
Dèbora e Jaéle
Informoj
Sekso vira
Mortokialo agreso
Mortigita de Jael
Okupo militestro • soldulo
Patrino Sisera's mother
vdr
"Ĝaelo frapis Siseran, kaj lin mortigis" (de James Tissot) en la kolekto de Jewish Museum (New York).

En la libro de juĝistoj redakti

Laŭ la libro de juĝistoj Iabin opresis izraelidojn ekde 20 jaroj. Debora instigis por ke Barak ataku Siseran, junan generalon de la malamika reĝo, kiu disponis pri 900 militĉaroj kaj regis la teritorion de Karmelo ĝis la lago de Galileo, monacanta, do ,izoli la nordajn tribojn el la cetera Izraelo.

Sub impulso de Debora tiuj triboj aliĝis al la koalicio kontraŭ Sisera. Laatalo okazis surpiede de la Monto Tabor, el kiu malsupreniris la armeo gvidita de Barak. La armeo de Sisera estis dekumita ĉe la torento Gison kaj la kondotiero forfuĝis, tutsole, direktiĝante al la tendaro de Kenita Ĥeber kiu loĝis ne multe fore de Kades kiun li konis kiel fidelan al sia reĝo. Li estis gastigita de Jael, edzino de Ĥeber, kaj sin lasis pervadi al ripozo sub ŝia tendo.

Dum la junulo dormis, Jael, armita per rungo kaj martelo, al li traboris la tempion. Poste ŝi iris renkonten al Barak al li sciigante ke lia malamiko ne plu povos noci. La kantiko de Debora rememorigas la malvenkon de Sisera kaj celebras Jaelon: laŭ tiu rakonta teksto ŝi estus mortiginta Siseran viglan kaj piedstarantan. En la konkluda parto estas donita voĉo al la angoroj de la patrino de la juna Sisera, kiu tamen ankoraŭ ne informiĝis pri kio jam okazinta.

Postaj tekstoj redakti

Laŭ la Libroj de Samuelo la tiutempa opreso suferita de izraelidoj estis punkorekto pro ilia malfideleco. La psalmisto preĝpetas ke la Sinjoro sintenu kun la malamikoj de Izraelo laŭ la maniero uzita kontraŭ Sisera ĉe la “torento Kison”.

La figuro de Sisera en la arto redakti

Okazis precipe en la 16-a kaj 17-a jarcentoj kaj la epizodo de la mortigo de Sisara spertis grandan fortunon en arta kampo. Inter la artaj plej famaj plenumantoj, meritas estis memorigitaj Artemisia Gentileschi, Palma la plej Juna, Gregorio Lazzarini kaj Mattia Preti. En la verko de Gentileschi, Sisara havas sengracian vizaĝon, dum la aliaj pentristoj alestigas en la juna kondotiro brilon kaj fizikan belstaturon: de ĉiuj tamen estas prezentitaj barboriĉe.

La historio pri Stsera estis muziktia de la bavara komponisto Johann Simon Mayr en 1793 kaj reprezentata kiel oratorio en venecia preĝejo.

Aliaj projektoj redakti

KOMUNA pri Sisera [1]

Vidu ankaŭ redakti