Sisian (armene: Սիսիան, ankaŭ konata kiel Sisavan) ĝis 1935 la urbo nomiĝis Gharakilisa, estas urbo de la provinco Sjuniko en suda parto de Armenio. Ĝi troviĝas je ambaŭ flankoj de la rivero Vorotan, 6 km sude de la aŭtoŝoseo kiu iras al Erevano-Meghri, je 217 km de Erevano, la landa ĉefurbo, kaj je 115 km de la sjunika ĉefurbo, Kapan kaj je kelkaj kilometroj de la aŭtovojo liganta ĉi-lastan al Stepanakerto, la ĉefurbo de la memproklamita Arcaĥa Respubliko.

Sisian
urbo en Armenio

Blazono

Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 14 894  () [+]
Loĝdenso 1 655 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 31′ N, 46° 2′ O (mapo)39.52083333333346.032222222222Koordinatoj: 39° 31′ N, 46° 2′ O (mapo) [+]
Alto 1 600 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Sisian (Armenio)
Sisian (Armenio)
DEC
Sisian
Sisian
Situo de Sisian

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sisian [+]
vdr

Ĉirkaŭita de neĝaj pintoj kaj transirita de la rivero Vorotan, la loĝloko estis okupita ekde almenaŭ la meza Bronzepoko. Elstaras ĝiaj kulturaj monumentoj prakistanaj kiaj petroglifoj kaj tomboŝtonoj, la preĝejo de la 7a jarcento kaj la regionaj industrioj. Sisian estas loko kie turismo kreskas.

Etimologio redakti

La areo de nuna Sisian ankaŭ estis konata kiel Sisakan kaj Sisavan dum antikvaj tempoj kaj poste en la Mezepoko. Laŭ Moseo de Ĥoreno, la nomo de Sisakan, kaj poste Sisian, devenis de Sisak,  legenda prapatro de la armena princa domo Sjuni.

La turklingva nomo Gharakilisa signifanta la nigran preĝejon rilatas al la preĝejo Sankta Gregorio de la 7-a jarcento de la urbo, uzata inter la 16a kaj la 20a jarcentoj por la urbo, estis konservita ĝis 1935, kiam la nomo Sisavan estis restarigita. Finfine en 1940, la urbo estis renomita Sisian kaj tiel daŭras ĝis la nuntempo.

Historio redakti

Antikva historio kaj mezepoko redakti

 
Prakristanaj tomboŝtonoj en areo de Sisian
 
la preĝejo Sankta Gregorio de Sisian

Historie, la teritorio de nuntempa Sisian estis parto de la kantono Tsghuk (armene: Ծղուկք գավառ Cghukk gavar ), ene de historia Sjuniko; la 7-a provinco de [[Granda Armenio]. Ĝi unue estis menciita kiel rimarkinda centro de paganismo ene de la reĝlando Urarto dum la 8-a jarcento a.K.[1]

Inter 331 a.K. kaj 428 p.K., la regiono de Sisian, konata kiel Sisakan, estis parto de la praa Reĝlando Armenio sub la regado de la orontidoj, artaksidoj kaj arsakidoj respektive. Dum la 4-a jarcento, la historia setlejo Ŝaghat proksime de Sisakan, fariĝis la loĝejo de la Siuni-princoj; la reganta dinastio de historia Sjuniko. Ĝi restis la spirita kaj la politika centro de la regiono ĝis la fino de la 10a jarcento, kiam la fortikigita urbo Kapan en la suda kantono Baghk fariĝis ĉefurbo de la nove establita Sjunika reĝlando en 987 sub la protektorato de la Bagratida Armenio.[2]

En 1103, la regiono estis invadita kaj prirabita de la selĝukoj. Post la falo de la Sjunika reĝlando en 1170, Sjuniko kune kun la resto de la historiaj teritorioj de Armenio suferis sinsekvajn invadojn de la selĝukoj, mongoloj, ak-kojunloj kaj kara-kojunloj, respektive inter la 12a kaj 15a jarcentoj.

Persa regado redakti

Komence de la 16-a jarcento, Sisakan iĝis parto de la Erivan Beglarbegi ene de la safavida Irano . Ĝi estis konata kiel Gharakilisa (nigra preĝejo ) al la turkaj kaj persaj regantoj de Orienta Armenio. De la komenco de la 18-a jarcento, Sisakan estis proksima al la armena armea gvidanto David Bek, kiu gvidis la liberigan kampanjon de la la armenoj de Sjuniko kontraŭ la safavida Irano kaj la invadaj otomanaj turkoj. David Bek komencis siajn batalojn en 1722 kun la helpo de miloj da lokaj armenaj patriotoj, kiuj liberigis Sjunikon. En 1750, Sisakan/Gharakilisa iĝis parto de la lastatempe formita Karabaĥa ĥanato[3] .

Rusa regado redakti

 
Ĝenerala vido de Sisian
 
Rivero Vorotan en Sisian

Komence de la 19-a jarcento, multaj teritorioj de suda Armenio inkluzive de la regiono Sisakan/Gharakilisa, fariĝis parto de la Rusa Imperio kiel rezulto de la Traktato de Gulistano subskribita la 24an de oktobro 1813, inter Rusuio kaj kaĝara Irano post la rusa-persa milito de 1804-1813.[4]  En 1828-1830, multaj armenaj familioj de la iranaj urboj Ĥoj kaj Salmast migris al la regiono. En 1868, Sisakan/Gharakilisa iĝis parto de la Zangezurskij Ujezd, ene de la Elizavetpola Gubernio de la Rusa Imperio.

Moderna historio redakti

Post la Unua Mondmilito , Sisakan/Gharakilisa iĝis parto de la mallongdaŭra sendependa Armena Demokratia Respubliko inter 1918 kaj 1920.  Kiel rezulto de la sovetiigo de Armenio en decembro 1920, Sisian estis inkludita en la disiĝinta Respubliko Montara Armenio sub la ordono de Garegin Nĵdeh, kiu batalis kontraŭ la bolŝevikoj konservante sendependecon inter 26a de aprilo kaj 12a de julio 1921.

Post kiam la soveta Ruĝa Armeo eniris la regionon Zangezuro en julio 1921, Sisakan kune kun la urboj Goris, Kapan kaj Meghri falis sub la sovetian regadon. En 1930, Sisian fariĝis la centro de la ĵuse fondita Sisiana rajono . La urbo kaj la Rajono estis konataj kiel Gharakilisa ĝis 1935, kaj Sisavan inter 1935-1940. Kun la funkciado de Vorotana Akvofalo (hidroelektra centralo) dum la 1960-aj jaroj, la urbo Sisian atestis rapidan kreskon. Multaj industriaj fabrikoj kaj servaj provizantaj firmaoj estis malfermitaj en la regiono. Kun la laŭpaŝa disvolviĝo de la urbo, Sisian fariĝis urbo de respublikana subigo ene de la Armena Soveta Socialisma Respubliko. La plej grava urba plano de la urbo estis adoptita en 1976. Startvojo estis malfermita en 1982 ĉe la nordorientaj antaŭurboj de la urbo, najbara al la ĉefa nord-suda aŭtovojo de Armenio.

Post la sendependeco de Armenio en 1991, Sisian estis integrigita en la tiama ĵuskreita provinco Sjuniko surbaze de la administraj reformoj de 1995.

Geografio redakti

 
Monto Ughtasar kun vulkana kratera lago, 14 km norde de Sisian

Sisian situas ĉe la sudoriento de Armenio, en la montara regiono de historia Sjuniko. Ĉirkaŭita de la montoj Zangezuro okcidente kaj montoj Barguŝat sude, la urbo situas ĉe la bordo de rivero Vorotan, je averaĝa alteco de 1600 super marnivelo, nur 6 kilometrojn sude de la ĉefa ŝoseo, kiu ligas Armenion kun la memproklamita Arcaĥa Respubliko kaj Irano. Sisiana rivero aliĝas al Vorotan ĉe la suda limo de la urbo.

La Sisiana montpasejo norde de la urbo estas je alteco de 2345 metroj, konektante la ebenaĵon Vorotan oriente kun la ebenaĵoj de Naĥiĉevano okcidente. La monto Ughtasar el 3563 metrojn alta rigardas ĉe Sisian de la nordo, dum la monto Mec Iŝĥanasar (3552 metroj) situas 13 km oriente de la urbo.

Ĉar la urbo ne troviĝas en alpa klimata zono, la vetero de Sisian estas karakterizita per malvarmaj/neĝaj relative longaj vintroj, kaj mildaj/varmaj relative mallongaj someroj. La averaĝa temperaturo en januaro estas –3,8 °C kaj +20,2 °C en julio. La jara pluvado ĉirkaŭas 532 mm.

Demografio redakti

 
Memorejo al la viktimoj de la Milito en Montara Karabaĥo

Multaj el la prapatroj de la civitanoj en Sisian migris el Ĥoj kaj Salmast en Irano. Nuntempe la urbo estas la hejmo de etnaj armenoj, kiuj apartenas al la Armena Apostola Eklezio, kun la preĝejo Sankta Gregorio el la 7-a-jarcento. Ĝi estas la ĉefa preĝejo de la urbo. Ĝi estas reguligita de la Diocezo de Sjunik kun sidejo en Goris.

Kiel en tuta Armenio, la loĝantaro daŭre malkreskas ekde la dissolvo de Sovetio kaj la negativaj konsekvencoj en la ekonomio. Multaj lokaj fabrikoj fermiĝis kaj sekve lokanoj formigris al aliaj lokoj, precipe Rusio.

Jen la loĝantara templinio de Sisian ekde 1931:

Jaro 1931 1941 1951 1959 1969 1975 1979 1984 1989 2001 2011 2016
Loĝantaro 1.635 1,473 3,016 3,818 6.778 9,100 10.603 12,487 15,731 16,843 14 894 12,900

La kuracadon prizorgas Sisiana Medicina Centro. La Militista Hospitalo Sisiano situas en la proksima vilaĝo Aghitu.

Kulturo redakti

 
Petroglifoj de Ughtasar
 
Sisiana kulturdomo

Sisian estas ĉirkaŭita de multaj historiaj lokoj kies spuroj venas el la Paleolitiko same kiel la frua Bronzepoko. La petroglifoj de Ughtasar estas unu el la plej grandaj praaj petroglifaj lokoj en la mondo ekde la 12a jarmilo antaŭ Kristo, kiu troviĝas je malmultaj kilometroj norde de Sisian. La arkeologia ejo Zorac Karer, ofte nomata Armena Stonehenge en internacia turisma popolscio, de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo situas 3 km norde de Sisian. La restaĵoj de bronzepoka ciklopea fortikaĵo troviĝas ĉe la nordorienta rando de la urbo, dum 2 aliaj mezepokaj fortikaĵoj troviĝas okcidente kaj nordoriente de la urbo. La preĝejo Sankta Gregorio de Sisavan el la 7a jarcento (ankaŭ konata kiel Sankta Johano) estas inter la plej gravaj historiaj famaĵoj de la urbo, konstruita inter 670-689.

La Sisiana Historia Muzeo nomata laŭ Nikolao Adonc funkcias ekde sia inaŭguro en 1989, kovrante la historion de Sisian kaj la ĉirkaŭa regiono. La urbo ankaŭ estas hejmo de publika biblioteko malfermita en 1935, la kulturdomo Hamo Sahjan, la sisiana filio de la Nacia Galerio de Armenio malfermita en 1978.

La muzika akademio de la urbo funkcias ekde 1960, kun ĉirkaŭ 175 studentoj, same kiel belarta akademio. La urbo havas ankaŭ akademion pri belartoj kaj porinfana arto, funkcianta ekde la sovetiaj tagoj.

La urbo havas 2 gazetojn: Vorotan  kaj Vorotanian Ghoghanjner .

Transportado redakti

La aŭtovojo Erevano-Stepanakerto (Aŭtovojo M-2), kiu ligas Armenion kun la Arcaĥa Respubliko, estas nur 6 km nordoriente de Sisian. La Sisiana startvojo estis malfermita en 1982 najbare al la aŭtovojo. La urbo estas ligita kun la ĉirkaŭaj vilaĝoj kaj urboj kun reto de regionaj vojoj, pavimitaj tra la montpasejoj.

Ekonomio redakti

 
Tradicia kafejo

La ekonomio de Sisian multe plifortiĝis per la inaŭguro de la Vorotana Akvofalo (hidroelektra centralo) en la fruaj 1960-aj jaroj. Multaj industriaj fabrikoj kaj servaj firmaoj estis malfermitaj de la soveta registaro, inkluzive la produktadon de konstrumaterialoj, ŝtalbetono, tekstilaj kaj medicinaj ekipaĵoj. La industrio estis pligrandigita kun la fundamento de la kudroregiono, la armena tapiŝproduktadunuo, kaj la laktaĵ-fabriko. Agrikulturo ankaŭ estis antaŭenigita dum la sovetiaj tagoj, kun la establado de multaj kokidaj kaj porkaj bienoj.

Post la sendependeco de Armenio kaj la rezultinta ekonomia krizo, la plej multaj el la industriaj kaj agrikulturaj firmaoj de la sovetia periodo estis devigitaj fermi siajn pordojn.

Nuntempe multaj fabrikoj por produktado de konstrumaterialoj, mebloj kaj konservitaj manĝaĵoj funkcias en la urbo, inkluzive de la mineja fabriko Sisian Shik,  fabriko Bazalt-M por konstrumaterialoj (ekde 2009),  kaj fabriko Sisian Ceramics .

Kun ĝiaj praaj arkeologiaj lokoj kaj alloga naturo, turismo estas grava sektoro por Sisian kaj la regiono. La urbo estas servita kun multaj tradiciaj butikaj hoteloj, gastejoj, same kiel restoracioj kaj trinkejoj.

Edukado redakti

 
Lernejo en Sisian.

Sisian estas hejmo de 5 publikedukaj lernejoj same kiel kelkaj antaŭlernejaj infanĝardenoj.

La Sisiana filio de la Armena Nacia Agrara Universitato estis malfermita en 2004, kun sep fakoj: agronomio, teknologio pri laktoproduktado kaj laktaĵoj, teradministrado kaj katastro, ekonomio kaj administrado de telkultivita produktado, agroalimenta kontado kaj revizio, veterinara sanitara kompetenteco, kaj bestobredado.

La Sisiana Plenkreska Edukcentro estas neprofitcela organizaĵo ofertanta evoluigajn programojn por la loĝantaro de la urbo.

Sporto redakti

 
Sisiana piedpilka lerneja stadiono

Piedpilko, flugpilko, fucalo, manpilko, halterlevo, boksado, luktado kaj ŝako estas inter la popularaj sportoj en Sisian. La sporta lernejo por infanoj kaj junuloj de la urboj estis malfermita en 1961 per klopodoj de flugpilkisto Manvel Amirĥanjan.  Elektita por ĉirkaŭ 500 junaj praktikantoj, la lernejo estis tute rekonstruita kaj malfermita en marto 2017.

La urbo ankaŭ estas hejmo de ŝaka lernejo kaj futbala lernejo funkcianta ekde 2011.

La Stadiono de Futbala Lernejo Sisian estis konstruita dum 2017. La stadiono havas ĝisdatan artefaritan gazonon kaj sidlokojn de 500 spektantoj.

Ĝemelaj urboj redakti

Sisian estas ĝemeligita kun:

Elstaraj sisiananoj redakti

 
Statuo de Hamo Sahjan en Sisian

Referencoj redakti

  1. Sisian komunumo de Sjuniko
  2. http://hpj.asj-oa.am/969/1/1966-3(221).pdf Arkivigite je 2013-06-10 per la retarkivo Wayback Machine Sjunika Reĝlando
  3. Arkivita kopio (ruse). abp.am. Arkivita el la originalo je 2010-05-05. Alirita 8an de aŭgusto 2009.
  4. (2006) The Russian Conquest of the Caucasus: With Maps, Plans, and Illustrations (angle). Martino Pub.. ISBN 9781578985760. “The Russian Conquest of the Caucasus.”.

Eksteraj ligiloj redakti