Sitŭe
Sitŭe (pli frue Akjab) estas la ĉefurbo de subŝtato Raĥine, ankaŭ universitata urbego kaj havenurbo en okcidenta Birmo. Ĝi estas ankaŭ distrikta ĉefurbo. La loknomo signifas: "la loko, kie la milito renkontas" (temas pri batalo en 1784.
Sitŭe | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Lando | Birmo | ||
subŝtato | Raĥine | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 100 748 (2014) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 20° 9′ N, 92° 54′ O (mapo)20.14444444444492.896944444444Koordinatoj: 20° 9′ N, 92° 54′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 5 m [+] | ||
Horzono | UTC+06:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Sittwe [+] | |||
Laŭ la stato de 2014 en la urbo vivis 100 748 loĝantoj.
Bazaj informoj redakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 5 m
- Loĝantaro: 181,000 (2006)
- Horzono: UTC+6:30
- Telefonkodoj: 42, 43
- Poŝtkodo:
- 20° 09′ 00″ N 92° 54′ 00″ O / 20.15000 °N, 92.90000 °O (mapo)
Geografio redakti
Sitŭe situas laŭ la Bengala Golfo sur insulo kreita ĉe la kunfluejoj de 3 riveroj. Ĝi estas 390 km de Mandalajo kaj 507 km de Jangono [1].
Historio redakti
Sitŭe origine estis fiŝkaptista vilaĝo. Depost alveno de britoj ĝi iĝis grava sidloko de la mara komerco. En 1825 dum la unua angla-birma milito la britaj trupoj alteriĝis ĉe Sitŭe kaj postenigis siajn fortojn ĉe la praa monaĥejo Ahkyaib. La britoj adoptis la nomon Akyab (Akjab) por la loko. En 1784 la birma reĝo rekonkeris la urbon post la pri frue manciita batalo. En 1826 la britoj nomumis Akjab regiona ĉefurbo. Dum koloniaj tempoj Sitŭe havis fifamon por oftaj malarioj kaj ĥoleroj. En 2007 kontraŭregistaraj protestoj okazis.
Ekonomio redakti
En 2007 Barato sciigis planon evoluigi la havenon por oceanaj ŝipoj. En la urbego pluraj rizaj muelejoj funkcias.
Trafiko redakti
Sitŭe havas ligon voje, sed pli gravas la haveno kaj flughaveno. Pramo trafikas al Ĉitagongo (Bangladeŝo).
Klimato redakti
Sitŭe havas tropikan musonan klimaton. La temperaturoj estas varmaj tutjare. Ĝi varias averaĝe inter 21-30 °C. La suma pluvo estas jare 4555 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, inter majo-oktobro tre ofte pluvas.
Vidindaĵoj redakti
Fontoj redakti
Galerio redakti
-
Vojo
-
Bazaro
-
Konstruaĵo
-
La horloĝa turo