Siti binti SAAD (n. en 1880 en Fumba, Zanzibaro, Tanzanio – m. en 1950) estis pionira kantistino en la ĝenro tarabo, de tradicia muziko Orienta Afriko[1]. Ŝi estas konsiderata la fondinto de la ĝenro, ĉar ŝi estis la unua kiu kantis arabajn melodiojn inspiritaj de la araba kortega muziko unue en la araba, sed poste en la svahila, la loka popola lingvo. Tial la svahila tarabo igis ŝin stelulino kiu ludis gravan rolon en la disvastigo de la svahila lingvo en la ne-svahila landinterno de Tanzanio kaj, pli ĝenerale, en Orienta Afriko[2] Ŝi kreis novan artan formon, kiu ankoraŭ estas tre populara kaj praktike nemalhavebla ĉe geedziĝoj kaj festivaloj en Zanzibaro[2].

Siti binti Saad
Persona informo
Naskiĝo 1880
en Fumba
Morto 8-an de julio 1950 (1950-07-08)
Lingvoj svahila vd
Ŝtataneco Tanzanio vd
Profesio
Okupo kantisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi kantis en la svahila anstataŭ en la araba, lingvo de la malgranda elito de Zanzibaro kaj ankaŭ lingvo pli populara por ĉi tiu tipo de muziko. La tekstoj de ŝiaj kantoj estis same revoluciaj kiel la elekto kanti en la svahila; ĉar tre politikaj: ili kritikis la klasan subpremadon, la misuzon de virinoj kaj la politikan kaj juĝan koruptecojn.

Ŝi koncertis en Tanganiko kaj urboj en Kenjo, kaj Zanzibaro kaj estis la unua orientafrika virino kiu sukcesis registrigi ŝiajn kantojn sub la marko His Master's Voice.

Ŝia kariero komenciĝis en 1928, daŭrante ĝis ŝia morto en 1950, surbendigante 250 diskojn, multaj de ili en Barato. Antaŭ sia morto ŝi renkontis la faman verkiston kaj poeton Shaaban Robert, kiu intervjuis ŝin kaj povis verki ŝian biografion, nomatan "La vivo de Siti binti Saad."[3]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (en) Siti binti Saad, la patrino de tarabo, Deutsche Welle
  2. 2,0 2,1 (en) Six Famous Zanzibari (Ses famaj zanzibaranoj)
  3. (sw) Shaaban bin Robert, Wasifu wa Siti binti Saad [La vivo de Siti binti Saad], Dar es-Salaam, Mkuki na Nyota, 1958.