Sito estas la edzino de Ramo kaj unu el la ĉefroluloj de la Ramajano kaj aliaj versioj de ĝi. Ŝi estas la filino de la diino de la tero, Bumio aŭ Pritvio, kaj adoptita de la raĝo Janako de Videho kaj de la raĝino Sunajno. Sito elektas Ramon, la raĝidon de Ajodjo en Kosalo, kiel sian edzon post tradicia konkuro inter kandidatoj por edziĝo (svayaṃvara). Sito estas konsiderata diino en hinduismo, avataro de la diino Lakŝmio, eterna edzino de la dio Viŝnuo (el kiu ŝia edzo Ramo estas la sepa avataro).

Sito
homo eble fikcia • hindua dio
Verko Ramajano
Informoj
Sekso ina
Patro Janaka
Patrino Sunayana
Gefratoj Urmila
Edzo/Edzino Ramo
Infanoj Lava • Kusha
vdr

Familio redakti

Ŝia juna fratino estas Urmilo, kaj ŝiaj kuzinoj estas Mandavio kaj Ŝrutakirtio.[1][2]

Referencoj redakti

  1. . Sita and Draupadi, Aggressive Behavior and Female Role-Models in the Sanskrit Epics. University of California, Berkeley. Arkivita el la originalo je 2013-05-13. Alirita 2012-08-01. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-05-13. Alirita 2020-05-12.
  2. Swami Parmeshwaranand. (2001-01-01) Encyclopaedic Dictionaries of Puranas. Sarup & Sons, p. 1210–1220. ISBN 978-81-7625-226-3.