La Siunia ankaŭ konata kiel la SiakSjunika estis familio de antikvaj armenaj nobeluloj  kiuj estis la unua dinastio se temas pri regado kiel naĥararoj en la provinco Sjuniko en Armenio ekde la 1-a jarcento. La naĥararoj estis posteuloj de Sisak[1].

La unua konata reganto estis Valinak Siak (ĉ.330) kaj lia posteulo estis lia frato Andok aŭ Andovk (Antiokio, ĉ.340). En 379 Babik (Bagken) la filo de Andok estis restarigita kiel naĥararo fare de la familio Mamikonjan. Babik havis fratinon nomatan Parantzem, kiu edziĝis al la arsakida princo Gnel, nevo de la armena reĝo Arŝako la 2-a kaj poste edziĝis al Arsako la 2-a kiel ŝia dua edzo. La regado de Babik daŭris malpli ol dek jarojn kaj ĉirkaŭ 386 aŭ 387, Dara estis senpovigita de la Sasanida Imperio.

Valinak (ĉ.400-409) estis sekvita de Vasak (409-452). Vasak havis du filojn: Babik (Bagben), Bakur kaj filino kiu geedziĝis kun la posteulo de Vasak, Varazvahan (452-472). La filo de Varazvahan, Gelehon, regis de 470-477, kiuj mortis en 483. Babik (Bagben), kiu estis la frato de Varazvahan, fariĝis la nova naĥararo en 477. Hadz, la frato de Gelehon, mortis la 25-an de septembro 482. La provinco Sjuniko poste estis regita de Vahan. (ĉ.570), Pilipo (Filipo, ĉ.580), Stefano (Stepanos, ĉ.590-597), Sahak (Isaak, ĉ.597) kaj Grigor (Gregorio, ĝis 640)[2][3][4].

Surskriboj trovitaj en la regiono ĉirkaŭ Lago Sevan atribuitaj al reĝo Artaksio la 1-a konfirmas, ke en la dua jarcento a.K. la Distrikto Sjuniko konsistigis parton de la Antikva Armenio.

Branĉo de la nobela familio regis en la Arcaĥa reĝlando ekde la 11-a jarcento.

Referencoj redakti

  1. V. Minorsky. Caucasia IV // Bulletin of the School of Oriental and African Studies. — University of London, 1953. —vol. 15. — № 3. — p. 505 "In the west stretched the country called Siunia (in Armenian Siunik') whose rulers belonged to a special Armenian family of descendents of Sisak"
  2. Borisov “Inscriptions of Artaxia (Artashes), King of Armenia, 1946, No 2
  3. Historical-Philological Magazine, 1965, No 4
  4. A.G. Perikhanyan, “Aramian Inscription from Zangezur”