Sivas

urbo de nuntempa Turkio

Sivas (armene Սեբաստիա, latinliterigite: Sebastia; greke kaj latine: Σεβάστεια, Σεβαστή; Sebastia/Sebasteia) estas urbo en provinco Sivas, en meza Turkio kun 365 274 loĝantoj (en 2022). Ĝi situas en alto de 1275 m en valo de la rivero Kizil. Sankta Blazio, kiu mortis ĉirkaŭ la jaro 316, estis kuracisto kaj kristana episkopo en la urbo, kaj Eŭstacio de Sebastea (ĉirkaŭ 300 – 377) estis ariana kristana episkopo kaj armena monaĥo.

Sivas · Sebastia · Sebasteia
urbego • town municipality of Turkey • distrikto
Sivas (Turkio)
Sivas (Turkio)
DMS

Map

Mapo
Regiono Orienta Anatolio
Provinco Provinco Sivas
Geografia situo 39° 45′ N, 37° 1′ O (mapo)39.7537.016666666667Koordinatoj: 39° 45′ N, 37° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 1285 m
Loĝantaro 365 274 (en 2022)
Poŝtkodo 58xxx
Telefona kodo (+90) 346
Aŭtokodo 58
Estro Veysel Dalmaz
Retpaĝaro www.sivas.bel.tr
Retpaĝaro de estraro www.sivas.gov.tr
vdr
Gök-madraso en Sivas

Historio redakti

Kvankam oni ne trovis iun ajn mencion de la urbo ĝis la romia epoko, oni elfosis hititan komunumon sur Topraktepe. La urbo estis unuafoje menciita kiel Sebastea fine de la 3-a jarcento. Ĝi estis ĉefurbo de Anatolio dum regado de imperiestro Diokleciano. Sankta Blazio, kiu mortis ĉirkaŭ la jaro 316, estis kuracisto kaj kristana episkopo en la urbo, kaj Eŭstacio de Sebastea (ĉirkaŭ 300 – 377) estis ariana kristana episkopo kaj armena monaĥo.

En la 6-a jarcento, Justiniano la 1-a rekonstruis la urbon kaj fortikigis ties murojn. Dum regado de la bizancaj imperiestroj, Sebasteia evoluis al granda kaj riĉa anatolia urbo.

En 1021 la greka reĝo transdonis siajn bienojn al imperiestro Basileos la 2-a kaj li iĝis bizanca vicreĝo de Sebasteia. Liaj posteuloj estis en tiu pozicio ĝis fino de la 11-a jarcento, kiam la turkoj alvenis la regionon.

La turkmena Danismend-dinastio konkeris la urbon ĉirkaŭ 1080–90 kaj donis al ĝi la nomon Sivas. Ĝin okupis en 1172 la ruma selĝuka sultano. La selĝuka regado alportis oran epokon por la urbo kaj Sivas iĝis unu el la plej gravaj urboj de Anatolio. Ĝi havis onidire 150 000 loĝantojn en 1400, kiam Timur prirabis ĝin. Post tio, Sivas neniam reakiris sian gravecon, sed restis regiona centro en la osmana-turka imperio.

En septembro de 1919, tie okazis la dua nacia kongreso , kiun kunvokis la posta unua prezidento de Turkio, Mustafa Kemal Atatürk. Tiu kongreso decidis pri elpelo de la eŭropaj okupaj taĉmentoj, malfondo de la Osmana Imperio kaj establo de la respubliko.

Turismo redakti

Sivas havas gravajn selĝukajn konstruaĵojn el la 13-a jarcento:

  • Blua madraso (1271), nun funkcias en ĝi loka muzeo
  • Sifaiye Medresesi (1217–18) originale funkciis kiel hospitalo, entenas tombon de szultano Kaj-Kaus la 1-a
  • Çifte Minare Medresz famas pri riĉe ornamita fasado kaj minaretoj
  • Ulu Cami („granda moskeo”) estas la plej malnova moskeo de la urbo
  • Monaĥejo Sankta Kruco troviĝas proksime al la urbo kaj oni povas rigardi tie la reĝan tronon kaj aliajn relikviaĵojn.

Trafiko, ekonomio redakti

Tra Sivas kondukas gravaj komercaj vojoj al Irano, Irako. Hodiaŭ ĝi estas grava fervoja kaj publikvoja krucpunkto, ĝi havas eĉ flugliniojn tra Ankaro ĝis Istanbulo.

Plej gravaj ekonomiaj produktoj estas la cemento kaj tekstilaĵoj (el kotono, lano). Oni minadas ferercon ĉe Divrini.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti