Sizifa laboro estas fiksita vortkunigo, kiu eniris en vortaron kiel diraĵo, komparo. Ĝi esprimas simbolon de sensenca, apatigiĝinta aŭ senelireja farado, tasko, laboro, el kiu povas esti nenia utilo, sed ankaŭ heroeca, kio postulas preskaŭ superhomaj forto aŭ energio; senbezone senĉesa ripetado de io kun rezulto nemezurebla aŭ nenia.

Kerbero-trikapa hundo, gardisto de enirejo en submondejon
Sizifo, rulanta ŝtonegon supren

Deveno de la diraĵo redakti

Pri korinta reĝo Sizifo oni asertas, ke li apartenis al la plej saĝaj el la homoj aŭ ankaŭ al la plej artifikaj kaj ankaŭ, ke li volis esti senmorta. Kiam venis por li Mortulo, li malliberigis ĝin. La ĉiopova Zeŭso ne suferis la estiĝintan ĥaoson en la situacio sen Mortulo kaj sendis Areson, la dion de milito, por fari rebonigon. Sizifo ankoraŭ havis tempon por interkonsenti kun sia edzino, ke ŝi ne faru al li sepulton. Post sia forkonduko en submondejon li asertis tie, ke kiel nesepultiton ili ne povas teni lin kaj li plendis ankaŭ pri sia malmulte funebranta edzino kaj estis permesite al li, por ke li iru puni ŝin. Tiel li atingis sian celon - esti denove inter la vivuloj - kaj li rifuzis reveni. Kun malfacilaĵoj, sed ja nur la potenca Zeŭso venigis Sizifon reen en la submondejon kaj juĝistoj de la mortintoj dure punis la artifikan "fuĝinton". Li ricevis ordonon suprenŝovi sur monton grandegan ŝtonegon kaj sur alia flanko ruligi ĝin suben. Sed peceton de la montopinto la ŝtonego ĉiam reglitos al li kaj per ŝvito verŝita kaj ankaŭ la elĉerpinta Sizifo komencas denove kaj denove. Li suferas pro tio, ke li volis fari ion, kio sukcesis iam al neniu... trompi Mortulon.

Rilataj temoj redakti