Sjuniko (historia provinco)

Sjuniko (armene Սյունիք) estis la naŭa provinco (nahang) de la Reĝlando Armenio de 189 a.K ĝis 428 p.K. Ekde la 7-a ĝis 9-a jarcentoj, ĝi falis sub araba regado.[1] En 821, ĝi formis la armenan princlandon Ĥaĉeno kaj ĉirkaŭ la jaro 1000 estis proklamita la Arcaĥa Reĝlando, kiu estis unu el la lastaj mezepokaj orient-armenaj reĝlandoj kaj princlandoj kiuj konservis sian aŭtonomecon post la turkaj invadoj de la 11-a ĝis 14-a jarcentoj.[2]

Sjuniko
Regiono
ashkharh • historia regiono [+]

LandoArmenio
- koordinatoj39° 15′ 0″ N, 46° 15′ 0″ O (mapo)39.2546.25Koordinatoj: 39° 15′ 0″ N, 46° 15′ 0″ O (mapo)


Sjuniko (Armenio)
Sjuniko (Armenio)
DEC
Sjuniko
Sjuniko

Map
Sjuniko
vdr
Mapo de la provinco Sjuniko

Surskribaĵoj eltrovitaj en la regiono ĉirkaŭ Lago Sevan atribuitaj al reĝo Artaŝes la 1-a konfirmas, ke en la 2a jarcento a.K. la Distrikto de Sjuniko konsistigis parton de la Antikva Armenio.

La unua dinastio kiu regis Sjuniko estis la Sjunida dinastio, ekde la unua jarcento. La unua konata reganto naĥararo estis Valinak Siak (ĉ. 330) kaj lia posteulo estis frato Andok aŭ Andovk (Antiokio, ĉ. 340). En 379, Babik (Bagben), filo de Andok, estis restarigita kiel naĥararo fare de la nobela familio mamikonjan. Babik havis fratinon nomatan Parantzem, kiu geedziĝis kun la arsakida princo Gnel, nevo de la armena reĝo Arŝako la 2-a kaj poste edziĝis kun Arŝako la 2-a kiel sia dua edzo. La regado de Babik daŭris malpli ol dek jarojn kaj ĉirkaŭ 386 aŭ 387, Dara estis eltronigita de la Sasanida Imperio.[3][4]

Valinak (ĉ. 400-409) estis sekvita de Vasak (409-452). Vasak havis du filojn: Babik (Bagben), Bakur kaj filinon, kiu edziĝis al la posteulo de Vasak, Varazvahan (452-472). Gelehon, filo de Varazvahan, regis de 470 ĝis 477, kiu mortis en 483. Babik (Bagben), frato de Varazvahan, fariĝis la nova naĥararo en 477. Hadz, frato de Gelehon, mortis la 25-an de septembro 482. Poste la provinco Sjuniko estis regita de Vahan. ĉ. 570), Filipo (ĉ. 580), Stefano (ĉ. 590-597), Sahak (ĉ. 597) kaj Grigor (ĝis 640).[5]

Referencoj redakti

  1. Hewsen. Armenia, pp. 118-121.
  2. Hewsen, Robert H. (2001) Armenia: A Historical Atlas. Ĉikago: University of Chicago Press, p. 102. ISBN 0-226-33228-4.
  3. Borisov ""nscriptions of Artaxia (Artashes), King of Armenia, 1946, No 2"
  4. Historical-Philological Magazine, 1965, No 4
  5. A.G. Perikhanyan, "Aramian Inscription from Zangezur"