La Skáldskaparmál, la "instruo pri la poeta lingvaĵo", estas la tria parto de la Proza Edda. Ĝin verkis Snorri Sturluson ĉirkaŭ la dekdua jarcento. La poeziaĵo laŭ enhavo rekte daŭrigas la mitologian instruilaron Gylfaginning, la duan parton de la Proza Edda. En la verkaĵo Skáldskaparmál kolektiĝis unue el la plej ampleksaj kolektoj de citaĵoj pri poezio de nordĝermanaj skaldoj el la 9-a ĝis 12-a jarcentoj. La citaĵokolekto unuigas elementojn de la nordĝermana religio kaj mitologio, kaj motivojn kristanajn. La aŭtoro Snorri Sturluson en la verkaĵo per multaj literaturaj ekzemploj pruvas kaj klarigas la regulojn kaj stilajn elementojn de skalda poezio ĝis en lia epoko. Liatempe la Skáldskaparmál estis instruilo por novaj tradiciaj islandaj poetoj. La en ĝi cicitaj tekstoj parte rilatas al la mita pratempo, sed aliflanke ankaŭ temigas historiajn islandajn poetojn kaj nobelojn.

epizodo el la verkaĵo Skáldskaparmál: la dioj Odin, Loki, Hœnir kaj la giganto Thjazi en formo de aglo.

Eksteraj ligiloj redakti