Skabelo (latine: scabellum) aŭ piedapogilo estas meblo, kies celo estas havigi komforton al sidanta persono, por ekzemplo, sur seĝosofo. Temas tipe mallonga, mallarĝa tabureto, kvarkrura kun ŝirmaĵo kovrita el tolo, ledo aŭ lano kiu certigu la komfortecon. Ĝi ebligas ke la persono sidanta ripozigu la piedojn sur ĝi, apogante siajn krurojn en horizontala aŭ dekliveta nivelo, el kio venas la uzado de la termino piedapogilo.

Skabelo.

Laŭ Francisko Azorín skabelo estas Tabureto por apogi la piedojn, kiam la sidilo estas iomete alta.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita skabh, skambaté (apogi) kaj de tie la latina scammum.[2]

Uzado redakti

Alia formo pli mallonga de tabureto estas uzebla kiel helpilo kiam la piedoj de persono (ĝenerale, infano) ne atingas la plankon dum la sidado. Tiuokaze, la krurojn pli mallongajn de la persono oni ne metas horizontale: la tabureto simple estas metita sub ties piedoj.

Foje malgranda tabureto povas esti uzata kiel skabelo, kaj inverse.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 185.
  2. Azorín, samloke.