Skafaldo estas portempa konstruaĵo konsistanta el traboj, pontoj, pasejoj aŭ platformoj subtenitaj de ĉarpentaĵo el bambuo, ligno, ŝtaloaluminio[1]. Ĝi celas ebligi al metiistoj atingi ĉiun lokon de konstruaĵo konstruota aŭ riparota kaj alporti tien la necesajn materialojn kaj ilojn.

Skafaldo sur konstruejo de individua domo en Saint-Denis sur Reunio.

Ekzistas tri diversaj skafaldoj: fiksitaj, pendigitaj aŭ rulantaj.

Fiksitaj skafaldoj povas esti dividitaj en jenajn tri kategoriojn:

  • fasadaj skafaldoj,
  • multdirektaj skafaldoj,
  • masonistaj skafaldoj.

la diversaj pecoj de skafaldoj redakti

  • Bazplato
  • Skafalda Framo : vertikala peco ĝenerale de 2.00 metroj
  • Gardrelo
  • Sparo
  • Randa gardrelo
  • Plinto
  • Kuplilo
  • Planko
  • Nesimetria framo
 
Skafaldo ĉe la preĝejo de Rocroi dum konstrulaboroj ĉe la sonorilturo

Skafaldoj multe evoluis en la lastaj jaroj. Pro manko de eŭropa direktivo ne ekzistas la marko CE por skafaldoj. En Francujo tamen ekzistas la referenco de la marko NF.

Referencoj redakti

  1. En Francujo, laŭleĝe skafaldo estas laborilo komponita el eroj muntitaj portempe por krei laborejojn en alto kaj ebligante la aliron al tiuj ejoj kaj la alporton de produktoj kaj materialoj necesaj al la realigo de la laboroj (Artikolo 1 de la ministra decido de la 21/12/04)

Eksteraj ligiloj redakti