Skafopodoj, laŭ scienca nomo Scaphopoda (el greka lingvo σκᾰ́φης skáfē "boato" kaj πούς poús "piedo"), nomitaj foje ankaŭ kaninkonkoj aŭ dentokonkoj, estas membroj de klaso de konkohavaj mar-moluskoj kun tutmonda distribuado, kaj estas la nura klaso de ekskluzive profundzonaj marmoluskoj. Konkoj el la specioj de tiu klaso gamas el ĉirkaŭ 0.5 ĝis 18 cm (por Fissidentalium metivieri) laŭlonge.[1] Membroj de la ordo Dentaliida tendencas esti pli grandaj ol tiuj de la ordo Gadilida.

Konko de Calliodentalium semitracheatum (Boissevain, 1906) (specimeno ĉe la MNHN, Parizo).

Tiuj moluskoj vivas en molaj subtavoloj ĉe marbordoj (kutime ne intertajde). Pro tiu subtajda habitato kaj la malgrando de plej specioj, multaj strandoserĉuloj ne konas ilin; iliaj konkon ne estas tiom oftaj aŭ facile videblaj en la strandaj drivaĵoj kiel la konkoj de marhelikoj kaj tapiŝkonkoj.

Molekula informaro sugestas, ke skafopodoj estas frata grupo de cefalopodoj, kvankam pli altnivela moluska filogenio restas nesolvita.[2]

Klasigo redakti

 
Konko de Antalis vulgaris.

Laŭ la Tutmonda Registro pri Maraj Specioj:

  • Dentaliida da Costa, 1776
    • familio Anulidentaliidae Chistikov, 1975 – 3 genroj
    • familio Calliodentaliidae – 1 genus
    • familio Dentaliidae Children, 1834 – 14 genroj
    • familio Fustiariidae Steiner, 1991 – 1 genro
    • familio Gadilinidae Chistikov, 1975 – 3 genroj
    • familio Laevidentaliidae Palmer, 1974 – 1 genro
    • familio Omniglyptidae Chistikov, 1975 – 1 genro
    • familio Rhabdidae Chistikov, 1975 – 1 genro
  • Gadilida Starobogatov, 1974
    • subordo Entalimorpha Steiner, 1992
      • familio Entalinidae Chistikov, 1979 – 9 genroj
    • subordo Gadilimorpha Steiner, 1992
      • familio Gadilidae Stoliczka, 1868 – 8 genroj
      • familio Pulsellidae Scarabino in Boss, 1982 – 3 genroj
      • family Wemersoniellidae Scarabino, 1986 – 2 genroj

Referencoj redakti

  1. Gigantism and Its Implications for the History of Life - NCBI
  2. Giribet, G.; Okusu, A, A.; Lindgren, A.R., A. R.; Huff, S.W., S. W.; Schrödl, M, M.; Nishiguchi, M.K., M. K. (Majo 2006). "Evidence for a clade composed of molluscs with serially repeated structures: monoplacophorans are related to chitons". Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America. 103 (20): 7723–7728. Bibcode:2006PNAS..103.7723G. doi:10.1073/pnas.0602578103. PMC 1472512. PMID 16675549.

Literaturo redakti