Skaldo estis antikva nordeŭropa poeto-kantisto (PIV) en la vikinga periodo (inter la 9-a jarcento kaj la 13-a jarcento).

ilustraĵo "skaldo Berse en mallibereco ĉe Reĝo Olav" por la sagao "Olav la sanktulo", eldono de 1899

Ili aktivis en la kortegoj de skandinavaj kaj islandaj princoj ĝis la 13-a jarcento kaj prikantis konkretajn okazojn.

Ekzemple Eyvind "Skaldespiller" Finsson (920-990) estis norvega skaldo, kies ĉefverko "Hákonarmál" prirakontas la morton de norvega reĝo.

Parencaj esprimoj estas aedo, rapsodo, bardo, menestrelo.