Skalvio (prapruse Skalavo, Skalva, litove Skalva, ĵemajtie Skalvē, germane Schalauen [prononco "Ŝalaŭen"]) estis la vivoregiono de la skalvoj, la plej norda el la dek du triboj de la balta popolo praprusoj, kaj pli poste sub la germana nomo Schalauen iĝis nomo de pejzaĝo en Orienta Prusio.

La malintense loĝita teritorio Skalvio situis ambaŭflanke de la lastaj kilometroj de la rivero Nemunas, inter la tereno de la nadravoj en la sudo kaj de la kuronoj en la nordo kaj okcidento. La orienta najbara regiono de Skalvio estis Sudovio respektive Suvalkio, kiu poste iĝis parto de Litovio. Okcidenta limo estis la Kurona Laguno, suda limo la riveretoj Gilija kaj Ossa, kaj orienta limo la riveretoj Šventaja kaj Šešupė.

Skalvio nur fine de la 13-a jarcento (ĝis la jaro 1283) estis konkerita de la armea Ordeno de germanaj kavaliroj, kiu perforte oficiale enkondukis la kristanismon en la regiono kaj akaparis regnon, kiu laŭ la konkera celo estu kaj kristana kaj germanlingva, kvankam ambaŭ celoj ne plene realiĝis dum la postaj 6 jarcentoj, ĝis la fino de la 19-a jarcento. Post la fino de la 13-a jarcento germanlingvaj setlistoj venis en la landon, poste kiel setlistoj ankaŭ kuronoj kaj fine ĵematjtianoj kaj aliaj litovoj. Nuntempe la regiono situas parte en Litovio, kaj parte en la nuna Kaliningrada provinco de Rusio.

Surprize malrapide, nur inter la 15-a kaj la 19-a jarcentoj la skalvaj praprusoj iom-post-iom perdis sian kulturan identecon.

Pri la popola nomo hodiaŭ ankoraŭ memorigas la nomo de la urbo Šiauliai en norda Litovio, kiu eĉ en la historia regiono Skalvio situis en la pleja nordo.