Skandinava bronzepoko

La Skandinava bronzepoko estas la nomo donita de Oscar Montelius al kultura subperiodo de la Bronzepoko en la historio de Skandinavio. Ĝi disvolviĝis en la teritorioj de Skandinavio, inkluzive de lokoj pli orientaj kiaj nun Estonio, inter 1800 a. K. - 500 a. K. Ĝi estas konsiderata heredinto de la batalhakila kulturo kaj estas kutime konsiderata origino de la praĝermana kulturo (aŭ Jastorfkulturo) de la Ferepoko.

Bronzepokaj kulturoj ĉirkaŭ 1200 a. K.

Kvankam la skandinavoj ekuzis la bronzon tre malfrue kaj nur pro la komercado, la skandinavaj setlejoj montras riĉajn kaj bone konservitajn lanaĵojn, lignaĵojn kaj bronzon kiujn ili importis el Centra Eŭropo kaj el oro ankaŭ. La micena Grekio, la Villanova kulturo, Fenicio kaj eĉ antikva Egiptio estis identigitaj kiel eblaj influfontoj por la skandinava arto de ĉi periodo. La ekstera influo verŝajne okazis pro la komercado de sukceno. Multaj petroglifoj reprezentas ŝipojn, kaj la grandaj ŝtonformaĵoj konataj kiel ŝtonŝipoj sugestas ke la maraj transport-ŝipoj ludis gravan rolon. Pluraj petroglifoj reprezentas ŝipojn kiuj estis identigitaj kiel eble mediteraneaj.

La sunĉaro de Trundholm (dane Solvognen) estas objekto de la malfrua Skandinava bronzepoko eltrovita en Danio, kiu estas interpretita kiel la suno trenita de ĉevalino, kio povus havi ian rilaton kun elementoj de la malfrua skandinava mitologio trovitaj en la fontoj de la 13-a jarcento.