La Skandinava modelonordia modelo, ankaŭ nomata nordia kapitalismonordia socialdemokratio, estas termino por la ekonomiaj kaj sociaj politikoj komunaj al la skandinavaj landoj, Danio, Finnlando, Norvegio, Svedio kaj Islando, kiu inkluzivas kombinaĵon de libermerkata kapitalismo kun plena sociala ŝtato. Danke al la skandinava modelo, la danoj ĝuas ampleksan varion de altkvalitaj servoj, kiuj inkluzivas la edukadon kaj senpagan sanservon, kaj garantias la pagon de la pensioj al la pensiuloj. Tiuj ĉi profitaĵoj estas financataj de la kontribuantoj kaj administrataj de la registaro por la ĝuado de ĉiuj civitanoj. Tiu ĉi modelo distingiĝas de aliaj modeloj de sociala ŝtato pro ĝia promociado de la genra egaleco, plena okupado kaj la signifaj sociaj bonaĵoj por ĉiuj, granda redistribuado de la impostoj kaj liberala fiska politiko.

Flagoj de nordiaj landoj

Ĉiu skandinava lando havas sian propran ekonomian kaj socian modelon, kelkfoje kun grandaj diferencoj rilate siajn najbarojn. Laŭ la sociologo Lane Kenworthy, en la kunteksto de la skandinava modelo, la «socialdemokratio» estas serio de politikoj por garantii la sekurecon kaj la ekonomiajn oportunecojn kadre de la kapitalismo anstataŭ ol sistemo kiu celas anstataŭigi kapitalismon.