La skandinavistiko (skandinavia filologio, aŭ nordistiko respektive nordia filologio1) estas la scienca fako okupiĝanta pri la skandinaviaj lingvoj, la mezepoka kaj moderna skandinavia literaturo kaj cetera kulturo.

La fako kaj la koncerna universitata studoprogramo dividiĝas en la partojn frua skandinavistiko, kiu traktas la lingvojn kaj literaturojn ĝis proksimume la jaro 1500, aparte el Islando, kaj nova skandinavistiko, kiu traktas la lingvan kaj literaturan evoluon ekde la Reformacio kaj en la modernaj naciaj ŝtatoj de Nordio.

Laŭ la historia scienca evoluo, la fako komence estis parto de la fako Germanistiko (kiu origine celis esti "Ĝermanistiko"), sed evoluis esti sendependa fako.

La fako do traktas la evoluon kaj la literaturon de la

kaj krome de la historiaj

1: Noto: En la landoj de Nordio oni preferas la terminon nordistiko, ĉar la vorto "Skandinavio" en malvasta senco nur signas la ŝtatojn Danio, Norvegio kaj Svedio.

Eksteraj ligiloj redakti