Skarlata karpodako

La Skarlata karpodako (Haematospiza sipahiCarpodacus sipahi) estas birdo de la familio de Fringedoj. Tiu specio estas kutime lokata en la genro Carpodacus, sed ili ŝajne apartenus al distinga genro Haematospiza. Karpodakoj estas birdoj brunecaj, kun ruĝaj aŭ rozkoloraj ĝeneralaj nuancoj aŭ markoj en kapo, brusto, pugo ktp.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skarlata karpodako
Skarlata karpodako
Skarlata karpodako

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Carpodacus
Specio: 'C. sipahi'
Carpodacus sipahi
(Hodgson, 1836)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas eu Himalajo el centra Nepalo orienten al Vjetnamio kaj troviĝas dise en najbaraj montetoj de Nordorienta Barato kaj Sudorienta Azio tiom sude kiom ĝis Tajlando. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj en Himalajo, sed multaj birdoj vintrumas en tuja sudo.[1] Ties natura habitato estas moderklimataj arbaroj.

Tiu specio estas de tre markata seksa duformismo. La masklo estas ĝenerale tre malhelruĝa kun nigrecaj flugilplumoj kaj vosto. La beko estas tre dika ĉebaze kaj iom kurbeca supre. Estas ankaŭ malhela traokula strio. La ino estas flaveca kaj tre strieca kun tutflava pugo.

Referencoj redakti

  1. Clement, Peter; Harris, Alan; Davis, John. (1993) Finches and Sparrows. Princeton, New Jersey: Princeton University Press, p. 100. ISBN 0-691-03424-9.