Laŭ PIV skizo estas unuasence unua prova strekado de desegnaĵo, pentraĵo, arkitekturaĵo, montranta nur la ĝeneralan dispozicion k[aj] la ĉefajn dividaĵojn de la estonta definitiva verko[1]; tiel ĝi estas termino tute rilata al pentrarto. Duasence skizo estas sendetala prova skribaĵo, donanta ĝeneralan indikon de verko, de ĝiaj ĉefaj partoj k[aj] esencaj trajtoj; tiel ĝi estas termino rilata al literaturo aŭ al verkado ĝenerale, ĉu por eseo, ĵurnalismo, scienca esplorado ktp.

Jesuo kaj la Adoltulino. Skiza bildokompono fare de Rembrandt.

Laŭ ReVo skizo estas malneta, rapide farita bildo aŭ prezento. Ankaŭ laŭ ReVo (kaj same laŭ PIV/vortaro.net, stato 3/2023) malneto estas unua prova skribaĵo kun korektoj, plibonigoj aŭ makuloj, laŭ kiu oni poste transskribas la neton. Sekve rilate al skribaĵoj skizo estas la pli mankhava unua provo (eble eĉ sen kompletaj frazoj), dum malneto estas jam preskaŭ preta skribaĵo, kiu ankoraŭ enhavas mankojn (tia divido paralelas al la uzo de skizo kaj malneto ĉe bildoj).

Laŭ Francisko Azorín skizo estas Desegnaĵo konsistanta el malmultaj karakterizaj linioj. Bildo nefinita prezentanta provon, malneton de projektata verko.[2] Li indikas etimologion el la greka skein (enhavi). Kaj li aldonas la terminon skizi, por desegni ion skize.[3]

Pli detalaj difinoj estas tie la jenaj:

  • Desegno prezentanta nur malmultajn ĉefajn aŭ karakterizajn liniojn,
  • Nefinita pentraĵo aŭ skulptaĵo prezentanta nur krudan provan malneton de la projektata verko,
  • Literatura verko ne prezentanta plendetale la temon, sed resumante ĝin per ĉefaj trajtoj, kaj
  • Resumo de plano, de projekto.

Tiukadre la du unuaj difinoj restas rilataj al pentrarto aŭ aliaj bildartoj, dum la tria al verkado kaj la kvara kaj lasta pli larĝasence al ĝenerala planado aŭ projektoj.

Referencoj redakti

  1. PIV, SAT, Parizo, 2002, paĝo 1051.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 186.
  3. Azorín, samloke.