La Skolopedoj estas grandega familio de vadbirdoj de la ordo de Ĥaradrioformaj, kiuj enhavas multajn genrojn -ĉirkaŭ 20- kaj speciojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Skolopedoj
Bunta kalidro (Calidris alpina)
Bunta kalidro (Calidris alpina)
Biologia klasado
Regno: Animaloj ‘‘Animalia’’
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Scolopacidae
Vigors, 1825
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La plej granda parto el specioj manĝas etajn senvertebrulojn plukitajn el koto aŭ grundo. Diferencaj longecoj de bekoj permesas diferencajn speciojn manĝi en la sama medio, ĉefe ĉe marbordo, sen rekte konkurenci pro la sama manĝaĵo.

Tiu grandega familio estas ofte plie subdividita laŭ grupoj de similaj birdoj. Tiuj grupoj ne nepre konsistas el ununura genro, sed kiel indikite sube kuniĝas tiuj kiuj montras similan evoluon (Thomas et al, 2004). La grupoj, kun nombro da specioj inter parentezoj, estas:

Listo de genroj redakti

Kuriozaĵoj redakti

Studo de 2015 montris ke en Islando la vulkana polvo helpas la fekundecon de Skolopedoj ĉar ĝi pliigas la organikan enhavon kaj ŝtopas la pH de la grundo. La studo temis pri 729 lokoj kaj konstatis trifoje plian fekundecon, pli en humidejoj ol en plugebla tero ĉar tie oni uzas sterkon kiu ŝanĝas la kondiĉojn. Inter la specioj kiuj profitas el vulkana polvo estas la Ruĝkrura tringo, Tringa totanus, la Malgranda kurlo, Numenius phaeopus, la Bunta kalidro, "Calidris" alpina kaj la Nigravosta limozo, Limosa limosa.[1]

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. "Aves de España", en Aves y naturaleza, nº 19, 2016, Madrido, SEO BirdLife, paĝo 14. Citita el Gunnarson t. G. kaj aliaj (2015), Ecosystem rechrge by volcanic dust drives broad-scale variation en bird abundance, Ecology and Evolution, 5 (12): 2386-2396.

Eksteraj ligiloj redakti