Skolta tutmonda organizaĵo

La Monda Skolta Oficejo de la Monda Organizo de la Skolta Movado havas sian sidejon en Ĝenevo. Ĝi ankaŭ havas regionajn oficejojn en: Santiago de Chile (Interamerika Regiono),Ĝenevo kaj Bruselo (Eŭropa Regiono), Kairo (Araba Regiono), Afrika regiono, Manilo (Azia-Pacifika Regiono), Yalta-Gurzuf kaj Moskvo (Eŭroazia Regiono)

La servojn de la Skolta Monda Oficejo financas la kotizoj de la landaj skoltaj organizoj, laŭ ilia membronombro korektita laŭ ties landa popersona enspezo. Aliaj rimedoj estas subtenoj kaj donacoj de fondaĵoj, kompanioj, instancoj kaj uloj. Aparte gravan subtenon donas la Monda Skolta Fondaĵo


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.