Skombredoj

familio de fiŝoj

Skombredoj estas fiŝoj de la familio de skombroj, tinusoj, kaj veraj bonitoj, de la ordo Perkoformaj kaj klaso Aktinopterigoj kaj tio inkludas multajn el la plej gravaj kaj familiaraj manĝofiŝoj. La familio konsistas de 51 specioj en 15 genroj kaj du subfamilioj. Ĉiuj specioj estas en la subfamilio Skombrenoj, escepte de la Gasterochisma melampus - kiu estas la nura membro de la subfamilio Gasterokismatenoj.[1]

Thunnus atlanticus

La Skombredoj havas du dorsajn naĝilojn, kaj serion de finaj naĝiletoj malantaŭ la fina dorsa naĝilo kaj anusan naĝilon. La vosto naĝilo estas tre forte dividata kaj rigida, kun svelta, aspra, bazo. La unua (spino) dorsa naĝilo kaj tiu de la pelvo estas normale retirita en korpaj noĉoj. Specilongoj varis el la 20 cm de la insula skombro Rastrelliger faughni al la 4.58 m de la enorma Atlantika blua tinuso.

La Skombredoj estas ĝenerale predantoj de malferma oceano, kaj troviĝas tutmonde en tropikaj kaj moderklimataj akvoj. Ili kapablas al konsiderinda rapido, pro tre alta aerodinamika korpo kaj retireblaj naĝiloj.

Kelkaj specioj redakti

Referencoj redakti

  1. (2006) “Molecular data support separate Scombroid and Xiphioid Clades”, Bulletin of Marine Science (PDF) 79 (3), p. 505–519. Alirita 28a Oktobro 2012..  [rompita ligilo]