La Skota Klerismo (en angla Scottish Enlightenment, en skota lingvo Scots Enlichtenment, en skotgaela lingvo Soillseachadh na h-Alba) estis la periodo en la 18a-jarcenta Skotlando karakterizita per ekfluo de intelektaj kaj sciencaj atingoj. Ĉirkaŭ la 18a jarcento, Skotlando havis reton de paroĥaj lernejoj en la Malaltaj Teroj kaj kvin universitatojn. La kulturo de Klerismo estis bazita sur legado de novaj libroj, kaj intensa studado okazis ĉiutage ĉe tiaj intelektaj kunvenejoj en Edinburgo kiaj The Select Society kaj, poste, The Poker Club, same kiel ĉe la plej antikvaj universitatoj de Skotlando kiaj tiuj de St Andrews, Glasgovo, Edinburgo kaj de Aberdeen.[1][2]

David Hume kaj Adam Smith ĉe la Skota Nacia Portretgalerio.

Fono redakti

En la sekvo de la Unuigaj Leĝoj de 1707, la pozicio de Skotlando en la mondo ŝanĝiĝis preter rekono. Kvankam jam post la granda reformo de la mezo de la 16-a jarcento (secesio de Skotlando de Vatikano), multaj skotaj prelegantoj kaj akademianoj okupis postenojn en la ĉefaj urboj de Eŭropo, sed kun la naskiĝo de la brita unio, kaj la ekestiĝo de nova brita Imperio, filozofia penso reviviĝis en Skotlando.

Skotlando, kiu estis verŝajne la plej malriĉa lando en Okcidenta Eŭropo en 1707, fariĝis integra parto de la Regno de Britio kaj baldaŭ komencis ĝui la fruktojn de la libera merkato.

Kun la evoluo de skota penso kaj ŝtato, kaj kune kun la plifortigo de tradiciaj rilatoj kun Francio, la skotoj miris pri evoluigado de unika aliro de praktika humanismo kies principoj estis adoptitaj fare de la patroj-fondintoj de Usono same kiel eŭropaj landoj kaj ĉefe Francio.

Konata kun la citaĵo de la franca filozofo kaj verkisto Voltaire: "Al Skotlando ni turnas nian rigardon por ĉiuj ideoj de civilizacio." [3][4]

Priskribo redakti

Kunhavante la humanisman kaj raciisman rigardojn de la Eŭropa Klerismo de tiu sama tempoperiodo, la pensuloj de la Skota Klerismo asertis la fundamentan gravon de la homa racio kombinita kun malakcepto de ajna aŭtoritateco kiu ne povus esti justecigita fare de racio. Ili defendas optimisman kredaron en la kapablo de la homaro por plenumi ŝanĝojn profite al la socio kaj al la naturo, gvidite nur de la racio. Tiu lasta trajto havigis al la Skota Klerismo ties specialan senton, distingante ĝin disde ties kontinenteŭropa partnero. En Skotlando, la Klerismo estis karakterizata de absoluta empiriismo kaj praktike kies ĉefaj valoroj estis plibonigo, virto, kaj praktika profito por la individuo kaj por la socio kiel tuto.

Inter la fakoj kiuj rapide antaŭeniris estis filozofio, politika ekonomio, inĝenierado, arkitekturo, medicino, geologio, arkeologio, juro, agrikulturo, kemio kaj sociologio. Inter Skotaj pensuloj kaj sciencistoj de la periodo estis Francis Hutcheson, David Hume, Adam Smith, Dugald Stewart, Thomas Reid, Robert Burns, Adam Ferguson, John Playfair, Joseph Black kaj James Hutton.

Referencoj redakti

  1. Eddy, Matthew Daniel. (2012) 'Natural History, Natural Philosophy and Readership', in Stephen Brown and Warren McDougall (eld.), The Edinburgh History of the Book in Scotland, Vol. II: Enlightenment and Expansion, 1707-1800. Edinburgo: University of Edinburgh, p. 297–309.
  2. Mark R. M. Towsey (2010). Reading the Scottish Enlightenment: Books and Their Readers in Provincial Scotland, 1750-1820.
  3. José Manuel Barroso, 11th President of the European Commission (28 בנובמבר 2006). "The Scottish enlightenment and the challenges for Europe in the 21st century; climate change and energy" (html). Enlightenment Lecture Series, Edinburgh University. I will try to show why Voltaire was right when he said: 'Nous nous tournons vers l’Écosse pour trouver toutes nos idées sur la civilisation' [we look to Scotland for all our ideas on civilisation].
  4. "Visiting The Royal Society of Edinburgh…". Royal Society of Edinburgh. First published in The Scotsman Saturday 4 June 2005. אורכב מ-המקור ב-2009-08-20. בדיקה אחרונה ב-28 ביולי 2008. Scotland has a proud heritage of science, research, invention and innovation, and can lay claim to some of the greatest minds and greatest discoveries since Voltaire wrote those words 250 years ago.

Literaturo redakti

  • Allan, David, Virtue, Learning and the Scottish Enlightenment: Ideas of Scholarship in Early Modern History, Edinburgh University Press, 1993, ISBN 978-0-7486-0438-8.
  • Berry, C. J., Social Theory Of The Scottish Enlightenment, Edinburgh University Press 1997, ISBN 0-7486-0864-8.
  • Broadie, Alexander. The Scottish Enlightenment: The Historical Age of the Historical Nation. Birlinn 2002. Paperback: ISBN 1-84158-151-8, ISBN 978-1-84158-151-4.
  • Broadie, Alexander, eld. The Cambridge Companion to the Scottish Enlightenment. (Cambridge Companions to Philosophy) Cambridge University Press, 2003. ISBN 978-0-521-00323-0.
  • Bruce, Duncan A. The Mark of the Scots: Their Astonishing Contributions to History, Science, Democracy, Literature, and the Arts. 1996. Hardcover: ISBN 1-55972-356-4, ISBN 978-1-55972-356-5. Citadel, Kensington Books, 2000. Paperback: ISBN 0-8065-2060-4, ISBN 978-0-8065-2060-5.
  • Buchan, James Crowded With Genius: Edinburgh's Moment of the Mind. (Harper Perennial, 2004). ISBN 978-0-06-055889-5.
  • Campbell, R. H. kaj Andrew S. Skinner, eld. The Origins and Nature of the Scottish Enlightenment (1982), 12 eseoj de fakuloj pri historio de scienco
  • Daiches, David, Peter Jones kaj Jean Jones. A Hotbed of Genius: The Scottish Enlightenment, 1730–1790 (1986), 170 pp.
  • Derry, J. F. Darwin in Scotland: Edinburgh, Evolution and Enlightenment. Whittles Publishing, 2009. Paperback: ISBN 1-904445-57-8.
  • Daiches, David, Peter Jones, Jean Jones (eld). A Hotbed of Genius: The Scottish Enlightenment 1731–1790. (Edinburgh University Press, 1986); ISBN 0-85411-069-0
  • Dunyach, Jean-François kaj Ann Thomson, eds. The Enlightenment in Scotland: national and international perspectives (2015)
  • Eddy, Matthew Daniel. The Language of Mineralogy: John Walker, Chemistry and the Edinburgh Medical School, 1750–1800 (2008).
  • Goldie, Mark. "The Scottish Catholic Enlightenment," The Journal of British Studies Vol. 30, No. 1 (Jan., 1991), pp. 20–62 in JSTOR
  • Graham, Gordon. "Morality and Feeling in the Scottish Enlightenment," Philosophy Vol. 76, No. 296 (Apr., 2001), pp. 271–282 in JSTOR
  • Herman, Arthur. How the Scots Invented the Modern World: The True Story of How Western Europe's Poorest Nation Created Our World & Everything in It (Crown Publishing Group, 2001), ISBN 0-609-80999-7.
  • Israel, Jonathan "Scottish Enlightenment and Man's 'Progress'" ch 9 in Democratic Enlightenment: Philosophy, Revolution, and Human Rights 1750–1790 (2011) pp 233–69 excerpt and text search
  • Lenman, Bruce P. Enlightenment and Change: Scotland 1746-1832 (2a eld. The New History of Scotland Series. Edinburgh University Press, 2009). 280 pp. ISBN 978-0-7486-2515-4; 1st edition also published under the titles Integration, Enlightenment, and Industrialization: Scotland, 1746-1832 (1981) and Integration and Enlightenment: Scotland, 1746–1832 (1992); general survey
  • Swingewood, Alan. "Origins of Sociology: The Case of the Scottish Enlightenment," The British Journal of Sociology, Vol. 21, No. 2 (Jun., 1970), pp. 164–180 in JSTOR
  • Towsey, Mark R. M. Reading the Scottish Enlightenment: Books and Their Readers in Provincial Scotland, 1750–1820 (2010)

Unuarangaj fontoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti