SkribardezoArdeza tabuleto estas skribtabulo el ardezo.

Skribardezo kun spongo ± 1950
Grifelo

Ardezo estas malhelgriza petro kiun oni povas fendi en maldikaj tavoloj.

Sur tavolo de ardezo oni povas skribi per skribilo kiu nomiĝas grifelo. Oni povas facile forviŝi la skribitaĵon per spongo post kio oni denove povas uzi la skribardezon.

En eŭropaj lernejoj la skribardezo estis uzata ĝis la 1960-aj jaroj en Germanio eĉ ĝis la 1970-aj jaroj.