La skribita lingvo estas la unueca, oficiala skribita formo de lingvo.  Plejofte ĝi estas superregiona normigo de la regionaj idiomoj kaj dialektoj. La skribita lingvo esprimiĝas per tekstoj kiuj estas je dispono fizike por la legantoj.

Ekzemplo de tipografia komponado kaj lingvo, de William Caslon; el 1728 Cyclopaedia.

Neniu natura lingvo estas nur skribita, la skribita formo estas plejofte komplemento de aro da parolitaj idiomoj. Ĉilastaj evoluas kaj sekve ankaŭ la skribita lingvo evoluas, sed pli malrapide.

La skribita lingvo estas invento kaj pro tio ĝi devas esti instruita, kontraŭe al la lingvo parolita aŭ al la signolingvo, kiuj estas lernataj spontanee per eksponado, precipe en la infanaĝo.  

Vidu ankaŭ redakti